Kontribuantoj
![]() | Sylvain LELARGE (franco, loĝanta delonge en Nederlando) La plej granda helpo estas mia edzo, kiu maksimume subtenas min en tiu ĉi laboro. Lia merito estas ankaŭ la transiro al la nova paĝaro. Li estas lingvoinstruisto pri la franca, trejnisto, havante propran lingvoinstituton. Aplikas cerbamikan kaj sugestopedian metodojn, kreas ĉiam proprajn materialojn, el kiuj plurajn transformas volonte al Esperanto. Ankaŭ li iam estis mia studento, sed nun jam plenrajta kolego. Ni gvidis jam kelkajn E-kursojn kune: en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, dum la Pluezekaj renkontiĝoj kaj dum la lastjaraj UK-oj. Nia lasta granda kunlaboro okazis dum NASK 2006 en Usono.Sylvain lernis la lingvon antaŭ 15 jaroj, el kiuj en la lastaj 10 aplikas ĝin kun mi ĉiutage ankaŭ kiel la unuan hejman lingvon. Kiel kontribuanto li helpas konstante provlegante, provante kaj kreante ekzercojn. Ekde septembro 2005 li estis la raportisto de la Monda Mozaiko. Vidu liajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj. |
![]() | Stefan MacGILL (NZ/HU) Teknika verkisto kaj komputil-programa manaĝero. Diplomita instruisto. Dekjare profesia esperantisto (1976-86). Verkis lernilojn (Tendaraj tagoj, Pordoj, Tridek roluloj, La laŭta vekhorloĝo...), teatraĵojn kaj vidbendajn ekzercarojn (Mazi, Pasporto al la Tuta Mondo). Redaktoro de Juna Amiko (1986-96 kaj ekde 2005). Vidu ties ret-paĝaron en la biblioteko ĉe www.lernu.net. Sekretario de ekzamenoj UEA/ILEI (1989-95). Gvidinto de multaj lingvaj kaj instruisto-trejnaj kursoj. Ekde 2009 denove rpezidanto de ILEI. Jen la ekzercoj de Stefan kaj liaj libroj. |
![]() | Arlette PLUTNIAK (FR) Profesie ŝi laboris kiel instruistino ĉe la infanoj 2 jaraj ĝis 11 jaraj. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ trideko da jaroj kaj uzis Esperanton en la lernejo por lerneja korespondado kun eksterlandaj infanoj (kadre de la FREINET movado). Nun ŝi estas emerita kaj intruas Esperanton ĉiusemajne en loka klubo en Arras (norda Francio). Ŝi instuas ankaŭ jogon en franca asocio, kaj ŝatas gvidi jogokursojn dum esperantaj staĝoj (Bouresse, Grésillon). Jen ŝiaj ekzercoj. |
![]() | Judit FELSZEGHY (HU) Studis en Fremdultrafika Altlernejo en Budapeŝto, lernis ankaŭ plurajn lingvojn. Esperantiĝis en 1987 kaj laboris ĉe HEA kaj KCE (Svislando). Ŝi sekvis kursojn pri instruado de Esperanto. En la lastaj jaroj instruas la internacian lingvon en Budapeŝto, tre aktive partoprenas en la enlandaj pedagogiaj aranĝoj. Rubrikestro ĉe Juna Amiko. Judit speciale interesiĝas pri konversaciaj temoj kaj ekzamenmatrialoj. Aperos baldaŭ ŝia lernolibro, kiun ni volonte prezentos en edukado.net. Vidu ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj. |
![]() | Marc BAVANT (FR) Inĝeniero pri telekomunikado, diplomita Cseh-instruisto. En 2008 li finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado. Li fondis la interretajn kursojn de la franca E-junularo en 1996, instruis E-on (cseh-ece) en kleriga asocio por plenkreskuloj en Parizo. Danke al li ni komencis aperigi sonmaterialojn en la malnova edukado.net. Marc estas akademiano, direktoro de la Sekcio pri faka lingvo. Plurfoje prelegis pri terminologio dum UK-oj kaj KAEST. Liaj prelegoj legeblas ankaŭ rete. Jen liaj ekzercoj kaj libroj. |
![]() | Paul GUBBINS (GB) Doktoriĝis en Kanado pri romantikismo kaj, reveninte Anglujon, fariĝis ĵurnalisto kaj poste universitata instruisto pri la germana. Fruemeritiĝinte en 2005, li nun partatempe instruas ĵurnalismon ĉe alia universitato. Li verkis la lernolibrojn Kunvojaĝu! kaj Subtekste, la vidbendon Pasporto al la tuta mondo, kaj la kompaktdiskon Verdaj voĉoj 1. Li instruis du fojojn ĉe NASK kaj organizas la someran festivalon en Barlastono, Britujo. Li plurfoje premiiĝis en la Belartaj konkursoj de UEA (ĉefe en la branĉo 'teatro'). Kiel videblas: bonhumora kolego! |
![]() | Anna LÖWENSTEIN (GB/IT) Esperanta ĵurnalisto kaj verkisto. Redaktoro de KONTAKO inter 1983 kaj 1986. Lanĉinto de ties "Facila" parto kaj kompilinto de la listo de 1000 morfemoj por verkado de facillingvaj tekstoj. Ekde 2001 ŝi instruas Esperanton per Cseh-metodo, kaj nun gvidas kurson por progresintoj en la virtuala mondo Dua Vivo. Verkis du romanojn en la angla kaj Esperanto: La ŝtona urbo kaj Morto de artisto (baldaŭ aperonta). Tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo pri landonomoj en Esperanto. Se vi ensalutis, vi povas vidi ŝian profilon, ŝiajn ekzercojn ĉefe lecionojn, pretigitajn por la kurso por progresantoj, gviditajn en Dua Vivo. |
![]() | Ginette MARTIN (FR) Profesie laboris kiel instruistino ĉe la infanoj 4 jaraj ĝis 8 jaraj . Ŝi nun estas emerita. Pro la grandaj ĝenoj, kiujn ŝi spertis por instrui al ili la komplikaĵojn de la franca lingvo, ŝi turnis sin al esperanto, en kiu ŝi serĉis argumentojn cele simpligon de la franca lingvo. Pri tiu simpligo ŝi ne plu revas, sed ŝi malkovris lingvon, en kiu ŝi sentas sin komforta kaj pasie instruas ĝin al lokaj grupoj kaj ankaŭ al disaj retaj gelernantoj. Jen ŝiaj ekzercoj. |
![]() | Danuta KOWALSKA (PL) Emerita pediatrino. Esperantistino de la 1985-a jaro. Cseh-instruistino gvidas kursojn en sia urbo kaj helpas al kursanoj lernantaj per interreto. Tradukinto de la interreta kurso de Karlo Pereira. Dufoje ŝi gvidis kursojn dum Baltaj Tagoj. Ŝi tradukas el Esperanto en la nacian lingvon kaj el la nacia lingvo en Esperanton www.esperanto.pl kaj preparis la gramatikajn ekzercojn por Lerniloteko. |
![]() | Iwona KOCIEBA (PL/BE) Magistro pri ekonomio, diplomita instruisto, ankaŭ pri Esperanto. Instruspertoj: PEA, Lingvolernejo en Antverpeno, FEL, internaciaj E-renkontiĝoj i.a. PSI. Aktiva en la iama studenta movado en PL (PSEK) kaj ekde 1988 en la Antverpena Klubo. En 2005 ŝi finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la instruado de akuzativo. Ŝi estis estro de la belga ILEI-sekcio. Jen ŝiaj ekzercoj. |
![]() | Blazio VAHA (HU) Li estis mia unua instruisto pri Esperanto en miaj studentaj jaroj, kie mi lernis de li ankaŭ la rusan. Blazio estas lingvisto, kiu esploras historion de la hungara lingvo, precipe ties vortordon kaj sintakson. Famiĝis en Esperantujo ankaŭ kiel la verkinto de la romano Adolesko, kaj nuntempe aperas ankaŭ liaj poemoj en la reto. Blazio jam dekomence kontribuas al la paĝaro per siaj ekzercoj kaj prilingvaj rimarkoj, kuraĝigaj vortoj. Ĉi-aŭtune mi invitis lin lingve konsili nin pri la materialoj de la Monda Mozaiko, kion li faras diligente, sed ĉiam tre modeste, kun aparta favoro al la -ata formo de la kunmetitaj verbotempoj. Vidu ankaŭ lian profilon kaj liajn ekzercojn. |
![]() | Petra SMIDÉLIUSZ (HU) Ŝi estas mia filino, kiu eklernis Esperanton memstare (sen mia helpo) jam infanaĝe kaj eksentis la forton de la movado veturante kun mi al someraj kursoj. Ŝi partoprenis plurajn Infanajn Kongresetojn kaj studis dufoje dum NASK en Usono, kie en 2004 finis ankaŭ 3-semajnan metodikan seminarion. Aktive partoprenas en la vivo de la hungara junulara Esperanto-movado. Diplomita instruisto pri la hispana kaj angla lingvoj kaj literaturoj, ŝi studis en Eötvös Loránd Universitato en Budapeŝto (ELTE). Ŝi parolas ankoraŭ 4-5 aliajn lingvojn. Ŝi en la jaroj 2010 kaj 2011 sekvas metodikan kurson de ILEI-UAM en Poznan, gvidis jam plurajn kursojn en Esperantujo (ekz. en SES) kaj kunlaboras en la teamo de la KER-ekzamenoj. Por la paĝaro ŝi ofte provlegas dokumentojn, kontribuis en la Monda Mozaiko kaj helpas en la teĥnika testado de novaj sekcioj. Vidu ŝiajn ekzercojn. |














