Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:TEMAGEMO
Subtitolo:Lernolibro por progresantoj
Aŭtoro(j): FELSZEGHY, Judit
Eldonejo:Hans-Gerd Müller, Nordenham, 2010.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B2, C1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Recenzo:
Post longa atendado je eldoniĝo, migrado inter diversaj tirkestoj de respondeculoj (i.a.ankaŭ ĉe ILEI), finfine aperis la lernilo de Judit Felszeghy, kunlaborinto de nia retejo, sperta hungara instruistino de Esperanto kaj aktiva movadano, kio jam en si mem estas garantio, ke la libro enhavos movadkonajn instruojn... kiel tio ja okazas en la lasta ĉapitro. Sed ni komencu ne ĉe la fino... :-)

La eldonaĵo estas destinita por parolantoj de Eo je nivelo B2, kaj gvidas ilin supren, al la direkto de C1. La libro baziĝas je moderna metodo, celanta ĉefe la aktivan uzon de la lingvo per konversaciigo kaj rolludigo, paroligo helpe de donitaj tem- kaj vortolistoj, serioj de parolinstigaj demandoj kaj aŭtentikaj tesktoj.
La aŭtorino dum multjara kursgvidado manke de taŭgaj lerniloj estis devigata mem kolekti aŭ krei ekzercojn. Sian riĉan trezorejon ŝi dividas nun kun kolegoj ŝparigante al ni tempon, ebligante uzi jam plurfoje elprovitajn ekzercojn kaj materialojn.

Ĉar la agadkampo de Judit Felszeghy estis ĉefe en Hungario, forta, sed ne malbona, ombro de ekzamendevo multe videblas ŝia la libro. La ekzercoj kaj aktivaĵoj korespondas al la tipoj kaj postuloj de la oficialaj ekzamenoj, ebligante ke la kandidatoj akiru jam dum la kurso rutinon pri la diversaj taskotipoj de la ekzamenoj (libera konversacio, situacia ludo, priskribo de bildo, verkigo de eseoj kaj leteroj, kompreno de aŭditaj kaj legitaj tekstoj, solvo de lingvaj testoj ktp). Parto de tiuj ekzercoj aperas ĉe ĉiu ĉapitro, parto en blokoj je kelkaj ĉapitroj. La paroltemoj de la libro (prezentitaj ankaŭ grafike per cerbmapa disbranĉigo alinome vortonestoj) pritraktas la klasikajn ekzamentemojn, kiuj estas traktataj multflanke kaj larĝpense en diversaj tektsmaterialoj (artikoloj ĉefe el revuoj kiel Monato, sed ankaŭ el Juna Amiko, popularaj retpaĝoj. Troveblas en la libro ankaŭ multaj aliaj; specimenoj de originala literaturo, prozo kaj dramoj, tekstoj de aliaj lernolibroj (Gubbins, Kolker k.a.), aŭtentikaj leteroj, realaj anoncoj, retaĵoj, reklamiloj, memverkitaj artikoloj ktp. Plej ofte tiuj estas retajpitaj, sed 2-3 aperas en sia originala formo, skanitaj aŭ fotitaj, kio malfaciligas aŭ rekte malebligas ilian legadon.
La utiligo de lingva materialo el aŭtentikaj fontoj kompletiĝas en la libro per aldonaj klerigaj informoj piednote lokitaj, kontribuante tiel al pli vasta informado pri la Esperanto-kulturo. Tie tamen menciidas, ke la aŭtorino - kiel referencfotonon – uzis plej ofte la tre malnovan Enciklopedio de Esperanto, verkitan en 1933, reeldonitan en 1986. Okulfrapa manko aperas pro tio ekzemple ĉe la klarigoj pri la Esperanto-ekzamenoj.

La buntan gamon de la lingva korpuso J. Felszeghy prilaborigas al la studantoj helpe de variaj kaj realismaj demandoj, aktivigaj taskoj kaj ekzercoj, tiel la lernado fariĝas praktika kaj komunkcentra, kaj ne eksmoda kaj lernolibreca memcela enparkerigo de leksikaj unuoj kaj frazoj. Judit lerte enŝovas lingvaĵojn, kiuj helpas al la studantoj en la esprimo de siaj komunikbezonoj kaj parolintencoj, akirigas utilan kaj praktike uzeblan vortprovizon. Tiuj utilos kondiĉe, ke la studantoj post la kurso kaj ekzameniĝo restas en la movado aŭ almenaŭ uzos la lingvon, kio, bedaŭrinde, malofte okazas al la jare plurmil studantoj en Hungario.

Kio pri gramatiko? Nu, je tiu nivelo, kompreneble jam ne necesas sistema instruado de gramatiko. (Se ni bonŝancas eĉ ne pri akuzativo. :-)) La aŭtorino tamen en ĉiu leciono, ĝis la duono de la libro, dediĉas plurajn paĝojn al la evoluigo de gramatikaj lertoj kaj konoj traktante tiklajn punktojn de gramatiko, nuancojn, kutime malfacilajn gramatikaĵojn, falsajn amikojn kaj kaptilojn (en kiujn ŝi nur tre-tre malofte ankaŭ mem enfalas).
Pozitivaj kaj utilaj partoj de la libro estas tiuj ekzercoj, kiuj donas tre detalajn konsilojn kaj klarigojn pri la celo kaj strategio de tipaj ekzercoj kaj ekzamentaskoj, do, oni scios kiel bone solvi komprentaskojn, kiel verki eseojn, kiel traduki tekstojn.

Kion la leganto de la libro ne scios, estas la solvoj de la taskoj kaj ekzercoj, ĉar tiuj ne troveblas en la libro. Ĉefe pro tio ni konsilas la libron precipe por engrupa studado, kune kun ne-klasika instruisto, kiu pretas kaj kapablas bone paroligi la kursanojn kaj en kies lecionoj la multaj kaj variaj serioj de demandoj fariĝas ne simplaj sekaj respondendaj punktoj, sed eliro de diskutoj kaj viglaj paroladoj.
Do, kiel vi vidas la eldonaĵo meritas la nomon de Temagemo. Ĉu temas pri gamo de ‘gemoj’? Nu, jes, raraj ŝtonoj, lecioneroj kaj materialoj, maloftaj en nia instrulaboro. Por ke ĝi fariĝu eĉ pli nobla ol nun ĝi estas, mi konsilas por la sekva eldono multe pli modernan (profesian) kaj grafike pli legantamikan enpaĝigon por ke pli bone elstariĝu la belegaj ilustraĵoj (de modeste prisilentita aŭtoro, verŝajne de la edzo de Judit) kaj mi konsilas ankaŭ la uzon de ikonoj aŭ aliaj grafikaj helpiloj por bona distingo inter la diversaj partoj kaj tasktipoj de la libro. Utilus ankaŭ laŭtema indekso librofine, ĉar kvankam la detala enhavtabelo donas trarigardon pri la temoj, ĝi ne ebligas rapidan orientiĝon kaj trovon.
Jen riĉa trezorejo, nepre konenda por ĉiuj, kiuj gvidas kursojn kaj parolrondojn por mezniveluloj kaj progresantoj au pretigas studentojn al la ekzamenoj, landaj au internaciaj.

La libro mendeblas ĉe la Hans-Gerd Müller, eldonisto
Prezo: 14,- EUR - Rabato por 4 libroj: 12,-EUR/libro - (aldoniĝas sendokostoj)

Informoj pri la enhavo de la libro: Felszeghy Judit.

Ni atentigas vin ke plurdekoj da ekzercoj kaj materialoj de la aŭtorino jam aperis en nia Lerniloteko (nun Instrumaterialoj).
Kelkaj transvivinte nun troveblas ankaŭ en la libro: Kiel iri al ... (en la libro p. 108), Ĉiutaga medioprotektado (p. 64) kaj aliaj. Serĉu ilin indikante la nomon de la aŭtorino en la serĉokampo.
Kreodato:2011-03-30 15:02:09
Lasta redakto:2022-09-27 15:29:25
Montroj:26978
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.