Sekcioj

Novaĵoj

Movadaj
La parto enhavas la plej freŝajn informojn, rilatantajn al la tuta movado.
Paĝaraj
En tiu ĉi parto vi povas legi novaĵojn kaj informojn, rilatajn al la paĝara vivo, al edukado.net.

Instrumaterialoj

Sub la parto Instrumaterialoj ni provis kolekti ĉiujn praktikajn erojn kaj materialojn, kiujn vi povas uzi dum viaj kursoj. Tien ni lokis la enhavon de la malnova Lerniloteko, Monda Mozaiko kaj Metiejo.

Ene de la tipoj kiel afiŝo, ekzerco, helpilo, kursmaterialo, ludo, testo, kanto, poemo, teatraĵo vi trovas diversajn kategoriojn, kiel ekzemple diktaĵo, aŭdkomprena, legokomprena, gramatikaj ekzercoj, ktp.

Por trovi la serĉatan materialon bv. uzi la koncernajn serĉopciojn aŭ la kampon "serĉvorto".

Bonvolu ne forgesi, ke la aŭtoroj de la materialoj tre ŝatus havi vian opinion pri la materialoj. Danku kaj helpu ilin dividante viajn spertojn pri la ekzercoj.

La elŝutoj en tiu ĉi sekcio estas limigitaj, nur ensalutintaj membroj povas uzi la servojn.

Ekzamenoj

En tiu ĉi sekcio troveblas ĉiuj informoj pri la Esperanto-ekzamenoj, pri tiuj de UEA-ITK (nova, referenckadra ekzameno, mallonge KER), malnova movada ekzamensistemo de UEA-ILEI, ĉio necesa pri la orientiga manlibro Komuna Eŭropa Referenckadro (eĉ ĝia kompleta elŝutebla versio). Baldaŭ venos materialoj pri landaj ekzamensistemoj kaj ni planas listigi la ekzistantajn (tamen tre malmultajn) retajn ekzamenejojn.

Krom la bazaj informoj pri la regularoj, kondiĉoj kaj ekzamensesioj ni disponigas ankaŭ specimenojn de konkretaj ekzamenoj kaj raportas pri pasintaj sesioj.

Biblioteko

Tiu ĉi loko estas plejparte por via pluperfektigo kaj memstudado.

La sekcion malfermas luksa kaj espereble plaĉa demonstrado de la eldonitaj lerniloj, troviĝantaj en nia biblioteko. Oni povas antaŭenirigi la prezenton klakante al la dekstra sago de la suba gvidstrio, kaj ekhavi detalajn informojn pri iu konkreta libro trafante ties kovrilon.

Katalogo de lerniloj
Se vi serĉas konkretan eldonaĵon bv. iri al tiu ĉi parto, kie laŭ diversaj serĉopcioj (aŭtoroj, lingvoj, metodoj ktp) eblos alveni al konkretaj materialoj. Se vi nur vorton memoras el la serĉata libro, de ties titolo aŭ temo, skribu tiun vorton en la spacon de "serĉvorto" kaj espereble vi trovos ĝin. Ankaŭ ĉi tie ni bonvenigas kaj kuraĝigas vin lasi vian opinion pri la konataj lerniloj. Dankon. Se vi rimarkas ke io mankas en nia biblioteko, bv, kontakti la redaktoron, indiki la mankantan eron, prezenti ĝin kaj eventuale helpi en la akirado de tiu materialo.
Dosierujo
En tiu ĉi parto kolektiĝas artikoloj, filmoj, afiŝoj, programoj, raportoj kaj aliaj legaĵoj, utilaj por via pluperfektiĝo kaj orientiĝo.
Diplomlaboraĵoj
Tiu ĉi sekcio por kolekti la verkojn, kiuj naskiĝis en Esperanto aŭ priesperanta temo danke al laboro de studentoj en universitato aŭ altlernejo. La subsekcio estas oficiala kaj unika kolektejo de tiuj valoraj sciencaj verkoj, kien la aŭtoroj mem povas alŝuti la prezenton kaj la resumon, eventuale partojn aŭ eĉ la tutan laboraĵon. Rapidaj serĉopcioj helpos la orientiĝon de la interesiĝantoj.
Fotoalbumoj
Jen kolekto de fotoj, organizitaj en grupoj, pri la vivo, agado de la paĝaro, pri la laboro de tiuj grupoj, kiuj uzas niajn materialojn
Panteono
Tiun ĉi parton ni dediĉas al niaj forpasintaj meritplenaj kolegoj, kiuj land- kaj internacinivele multon faris por la disvastigo kaj instruado de nia lingvo. La nun prezentata kolekto estas nur komenco de la serio. Ĝin riĉigi eblos per sendado de propono, vivresumo kaj foto de la kandidatiga kolego. Ni planas honori ankaŭ vivajn aktivulojn per ties prezento en nia Panteono, aljuĝante ankaŭ tiuforme nian rekonon por nuntempa aktivado por Esperanto kaj ties instruado. Proponoj kaj materialoj bonvenas.
Retligiloj
Tiu ĉi parto celas doni al vi orientiĝon kaj facilan aliron al utilaj retejoj por studi, informiĝi ktp.

Kursejo

La enhavo de tiu ĉi sekcio plejparte dependas de viaj kunlaboro kaj kontribuoj. Ni kreis modernan platformon por grafike vidigi sur mondmapo movadajn kaj lernejan kursojn, agantajn kursgvidantojn kaj instruantojn de Esperanto.

Per facila maniero, helpe de formularo vi povas anonci la koncernajn erojn kaj poste kiam ajn modifi ĝin. La indiko de la loko (almenaŭ de la urbo) kaj ties serĉigo sur la Guglo-mapo aperigas la aranĝon aŭ personon ankaŭ sur la mondmapo.

Trovi iun aranĝon aŭ instruiston eblos sur la mapo, proksimiĝante al la celata geografia loko, aŭ simple uzi serĉopciojn kaj orientiĝi laŭ landoj, kursniveloj, instruantoj ktp.

Ni esperas havi plurcent etajn simbolojn sur nia KURSO-mapo. Bv. helpi en tio.

Komunumo

Uzantoj
Tiu ĉi sekcio donas bazajn informojn pri la membroj de edukado.net kaj ebligas komunikiĝon inter ili.
Uzantomapo
Sur la mapo eblas marki vian geografian pozicion (farebla en la profilparto per simpla indiko de via loĝloko, almenaŭ urbo).
Forumo
La forumo kreas lokon por spertinterŝanĝoj, anoncoj, informiĝoj, kie sub la koncernaj temoj estas loko ankaŭ por viaj alŝutaĵoj. La temfadenojn de la Forumo eblas aboni kaj sekvi pere de la RSS-butonoj, kaj tiam je apero de novaj eroj vi povas ricevi rektan mesaĝan averton aŭ informiĝi en via retumilo. Legado de tiuj partoj estas publikaj, sed kontribuo estas ligita al ensaluto.
Koresponda Servo
Ankaŭ tiu ĉi parto havas signifajn ŝanĝojn. La du plej gravaj estas, ke anoncon povas ekde nun aperigi nur ensalutintaj membroj. Tiu ĉi limigo necesis por ebligi al la anoncintoj redakti siajn tekstojn kaj kiam ajn decidi pri ties forigo aŭ ŝanĝo. Daŭre eblos anonci dezirojn pri korespondado por individuaj kaj grupaj interesiĝantoj kaj serĉi laŭ pluraj opcioj. Klarigon pri la uzo de tiu ĉi sekcio vidu ĉi tie.

Pri la paĝaro

Sinprezento
Tiu ĉi parto rilatas al la paĝaro mem, al ties historio, celaro, jura statuso de la malantaŭa fondaĵo, eldonaĵoj, teamo, partneroj, subtenebloj. 
Multlingve
Ĉi tie oni trovas informojn pri la retejo en diversaj lingvoj. Se vi ne trovas inter ili vian lingvon kaj pretos helpi en la tradukado de la baza teksto, bv. kontakti la redaktejon.
Gastolibro
Ĝi estas uzata nur por ke oni esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, bonvolu aŭ uzi kontakt-formularon aŭ la forumojn por tiu celo. La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Paĝarmapo
En tiu ĉi paĝo vi povas ekhavi bonan superrigardon pri ĉiuj paĝaroj de la retejo. Kontrolu, ĉu vi ĉiujn paĝojn jam vidis.
Kontaktu nin
Se vi havas iun demandon, komenton, ideon aŭ rimarkon, kiu rilatas al la funkciado de la retejo aŭ ties enhavo, vi povas kontakti la redaktoron per la formularo en tiu ĉi paĝo.
Rekomendi nin
Se vi ŝatas la paĝaron, invitu viajn amikojn kaj konatojn al ĝi.
Reguloj
Ĉi tie eblas trovi regulon pri uzado de la tuta retejo kaj pri unuopaj partoj de la retejo.
Helpo
Tiu ĉi parto estas grava por ĉiuj, kiuj komencas sian konatiĝon kun la paĝaro. Ĉi tie vi trovos ĉiujn klarigojn pri funkciado de la paĝaro kaj diversaj paĝar-partoj.
Subteni nin
La paĝaro konstante evoluas kaj pliboniĝas kaj enhave kaj teknike kaj vi povas helpi tion per mona donaco.

Mia angulo

Estas la loko kie vi trovas viajn personajn aferojn, vian profilon kaj ĉion rilate al via konto. Tie necesas efektivigi ŝanĝojn en la personaj datumoj. En tiu ĉi sekcio eblas sekvi ankaŭ tiujn kontribuojn, kiujn vi efektivigis kaj pri kies sorto vi eble scivolas. Listo de la lastaj alskribaĵoj de la Forumo same en tiu ĉi parto videblas.

Dankante Jevgenij Gaus, la programiston de la paĝaro, kaj ĉiun subteninton de ĝi, ni deziras al vi ĝuplenan uzon de la plej moderna kaj riĉa retejo de Esperantujo.

Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.