Ekzamenoj

Ekzameno en Saarbrücken, decembro 2009En tiu ĉi sekcio de la paĝo ni kolektas informojn pri ĉiutipaj ekzamenoj en Esperantujo kaj donas eblon elŝuti la memtaksilon, kreitan kadre de la Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu formas la bazon ankaŭ de la novtipaj UEA-KER ekzamenoj. Tiun ekzamentipon ni opinias nuntempe la plej moderna kaj valora, akceptata ankaŭ de laborinstancoj kaj lerninstitucioj, pro tio nia redakcio partoprenas en ĝia organizado kaj okazigo. En la koncerna sekcio troveblas detala priskribo kaj ankaŭ specimenoj de la ekzamentaskoj. Ni planas krei ankaŭ retan taksilon, sed por tio ni ankoraŭ bezonas iom da tempo. Bv. esti paciencaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.