Pri Ekparolu!

Celo de la projekto:

  • Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj
  • Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
  • Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon

Baza ideo

Ene de edukado.net ni kreis programon, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn.

Spektu la filmeton pri Ekparolu!

Nun laboras 104 geonkloj kun 387 genevoj. Finis siajn studojn 94 genevoj.
Ni okazigis (150* + 4472 = ) 4622 sesiojn, estas planitaj 4 pliaj sesioj.

Kaj la genevoj kaj la geonkloj povas elŝuti helpmaterialojn, vortlistojn, strukturojn de parolsesioj, laŭ diversaj temoj.
La partopreno en la projekto estas senpaga. Tio signifas, ke la genevoj ne devos pagi por la sesioj, kaj la geonkloj ne ricevos monon por la farita laboro. Tamen la plej diligentaj estos premiataj.

Genevoj

La genevoj devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple fini la arbon ĉe Duolingo. Ni donas al ili 10 eblojn konversacii kun maksimume dek spertaj esperantistoj. La konversacioj okazas pere de skajpo. La renkontiĝojn eblas aranĝi pere de agendo.

Aliĝi kiel nevo/nevino

Geonkloj

La geonkloj estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos metodikan trejnadon kaj teknikan helpon uzi skajpon.

Aliĝi kiel onklo/onklino

* En la provperiodo en 2016 ni okazigis 150 sesiojn, kiujn laŭ la onkloj ni ne administras, sed sume jes.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.