UEA-KER

Ekde decembro 2008 UEA funkciigas internacian ekzamensistemon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.

La unulingvaj ekzamenoj de UEA estis ellaboritaj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2 kaj C1. La agnosko kaj funkciigo de la sistemo okazis kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ORIGO) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.

La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn atestilojn.

En la sekcio Priskribo vi povas legi la detalan prezenton pri la postuloj kaj strukturo de la ekzameno.

Vi certe rimarkos, ke kompare kun la malnova ILEI-UEA-ekzamenoj en la novtipa ekzameno nur en la parola parto estas demandoj traktantaj la movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto.

La ekzamensistemo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estis lanĉita fine de 2008. Ĝis decembro 2023 okazis pli ol 90 sesioj en 32 landoj kun 2754  sukcesintoj. La partoprenintoj venis el 82 landoj.  La liston de la sukcesintoj vi povas trovi en nia fierlisto.  Pri la aktualaj ciferoj bv. konsulti la statistikan paĝon.

En la jaro 2021 la ekzamenkomisiono de UEA planis enkonduki novajn erojn en la ekzamensistemon, nome aldoni novan nivelon, la plej altan C2-ŝtupon kaj ebligi al la kandidatoj, loĝantaj dise en la mondo, ankaŭ el siaj hejmoj rete trapasi la ekzamenojn. Ene de edukado.net formiĝis teamo por ellabori la novan nivelon, ties postularon kaj modelajn testseriojn. La membroj de la C2-teamo estis la samaj kolegoj, kiuj dekomence agadis por la lanĉo kaj funkciigo de la unulingvaj ekzamenoj ĉe la budapeŝta ekzamencentro.  La tuta jaro 2021 pasis por tiuj laboroj. En julio, Katalin Kováts dum la Virtuala Kongreso en filmita prelego raportis pri la laborpaŝoj kaj en decembro 2021 kaj en januaro 2022 okazis la testado de la nova sistemo. Rezulte de la preparlaboroj ambaŭ novaĵoj enkonstruiĝis en la ekzamensistemon. 

En junio 2022 okazis la unuaj retaj ekzamenoj en niveloj B1, B2 kaj C1.

Samjare en aŭgusto dum la Universala Kongreso en Montrealo debutis la nova C2-nivelo. Specimenon vi povas trovi ĉe tiu ĉi paĝo.

Ni finis la jaron 2022 kun ekzamenperiodo en novembro, nome per la 10a Tutmonda Ekzamentago, kun ĉeestaj, paperaj ekzamenoj en ĉiu nivelo, kaj reta ekzameno je C2-nivelo kie ekzameniĝis 104 kandidatoj kaj sukcesis 91. 

En 2023 okazis du sesioj: retaj ekzamenoj en junio en niveloj B1, B2 kaj C1 kaj paperaj ekzamenoj en ĉiuj niveloj B1, B2 , C1 kaj C2 dum la kongreso en Torino. Tiam eblis trapasi ankaŭ retan C2-ekzamenon. Sukcesis en tiu jaro 104 personoj el 31 landoj 

Por la jaro 2024 KER-EC planis retajn ekzamenojn je ĉiuj niveloj B1, B2, C1 kaj C2, kaj ankaŭ ĉeestajn ekzamenojn dum UK en Tanzanio.

 

 

 

 

 

 

 


 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.