Pri Ekparolu!

Ni informas vin ke ekde decembro 2016 ekfunkcias nia nova projekto EKPAROLU!
Nun la sistemo estas ellaborata kaj ne plene funkcias, sed vi jam povas aliĝi al la sistemo por povi testi la unuajn aferojn.

Celo de la projekto:

  • Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj
  • Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
  • Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon

Baza ideo

Ene de edukado.net ni kreis programon, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn.

Spektu la filmeton pri Ekparolu!

Nun laboras 53 geonkloj kun 45 genevoj. Finis siajn studojn 21 genevoj.
Ni okazigis 451 sesiojn, estas planitaj 5 pliaj sesioj.

Kaj la genevoj kaj la geonkloj povas elŝuti helpmaterialojn, vortlistojn, strukturojn de parolsesioj, laŭ diversaj temoj.
La partopreno en la projekto estas senpaga. Tio signifas, ke la genevoj ne devos pagi por la sesioj, kaj la geonkloj ne ricevos monon por la farita laboro. Tamen la plej diligentaj estos premiataj.

Genevoj

La genevoj devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple fini la arbon ĉe Duolingo. Ni donas al ili 10 eblojn konversacii kun maksimume dek spertaj esperantistoj. La konversacioj okazas pere de skajpo. La renkontiĝojn eblas aranĝi pere de agendo.

Aliĝi kiel nevo/nevino

Geonkloj

La geonkloj estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos metodikan trejnadon kaj teknikan helpon uzi skajpon.

Aliĝi kiel onklo/onklino

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.