UEA-ILEI

 

Ekzamenoj

Por internaciaj ekzamenoj pri kaj en Esperanto ekzistas esence du vaste alireblaj ofertoj:

La KER-ekzamenoj
Tiuj konformas al la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ilin organizas kune UEA kaj la hungara oficialiga instanco ITK en Budapeŝto, Hungario. ITK signifas Idegennyelvi Továbbképző Központ  (Laŭvorte: Fremdlingva Plueduka Centro; Oficiale: Supera Fremdlingva Trejnejo). La momente ofertataj niveloj estas B1, B2 kaj C1, laŭ la trilitera skalo aplikata al ĉiu ofertata lingvo. Tiuj ekzamenoj estis starigitaj en 2009, post kio milo da kandidatoj ricevis diplomojn. Kvankam starigita de la Konsilio de Eŭropo, ili altiras kandidatojn el ĉiuj kontinentoj.
La retejo de ITK (www.itk.hu) havas sekciojn en la hungara, angla kaj Esperanto.

La ekzamenoj de UEA-ILEI
Tiuj baziĝas sur propre kreitaj normoj. La nuna oferto estis fondita en 1989; en iliaj unuaj kvin jaroj da funkciado, 500 personoj trapasis ilin. Ilin administras sep-persona teamo (Internacia Ekzamena Komisiono) kies membrojn elektas la komitatoj de UEA kaj ILEI kune. Entute ĉ. milo da homoj sukcesis. La ekzamenoj ĝis nun estis du-nivelaj, ili estas nuntempe en stato de transformo al trinivela sistemo.

Estu klare, ke ILEI forte subtenas kaj rekomendas ambaŭ ofertojn, kvankam ĝi formale ne partoprenas en la organiza strukturo de la KER-ekzamenoj. Ambaŭ sistemoj metas la emfazon sur komunika kapablo: parola, aŭskulta, skriba kaj lega – la ekzamenoj ĉe ambaŭ estas praktike plene Esperant-lingvaj. Por ke ili utile kunekzistu, ni vicigas la esencajn diferencojn inter ili:

  • La KER-ekzamenoj havas ŝtatan agnoskon ene de multlingva kadro, dum la ekzamenoj de UEA/ILEI havas nur enmovadan statuson.
  • La ekzamenoj de UEA/ILEI povas ĉefe utili ekster Eŭropo, kie la praktika utilo de la eŭropinstanca oficialigo malpli gravas. Plimulto de la sesioj tra la lastaj jaroj ja okazis ekstereŭrope.
  • La ekzamenoj de UEA/ILEI trairas transformon, cele al kreo de enirnivela oferto (ekvivalenta al A1/A2 laŭ la skalo de KER), unuavice por uzo en landoj, kie mankas nacia ekzamena sistemo. Tiu celas doni fruan mezurilon pri kapablo kaj rapidan sukcessenton al novuloj.
  • La ekzamenoj de UEA/ILEI ĉiam enhavis testadon de kulturaj kaj movadaj konoj – pri la literaturo, movadaj historio kaj strukturo kaj pri la ĉefaj trajtoj de la parol-komunumo. Estonte, tiu parto estos ampleksigita, precipe ĉe la evoluigata tria nivelo. Kontraste, la ekzamenoj de KER testas pure kaj nure lingvouzan kapablon.

Por plenaj informoj pri la KER-ekzamenoj, kaj listigon de baldaŭaj ekzamensesioj, bv. viziti <www.edukado.net>. Sekvas pli da informoj pri la ekzamenoj UEA/ILEI.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras la kapablon praktike uzi Esperanton. Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis je elementa aŭ meza nivelo. Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizoj estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso. 
La ekzamenoj ĉe la dua nivelo (antaŭa nomo ‘elementa’) kaj ĉe la tria nivelo (antaŭa nomo ‘meza’) konsistas el tri partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton. 
La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".

Nuntempe eblas ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon. La nuna Internacia Ekzamena Komisiono akceptis regularon por malĉeesta sesio por proponi la internaciajn ekzamenojn pli facile al pli vasta publiko per sendado de skanaĵoj de la skriba parto kaj per uzado de skajpo por la parola parto.

La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni povos trovi en la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (3a eld.)", 38p., 2008. La Gvidilo estas mendebla ĉe UEA.

Jen listo de rajtigitaj ekzamenantoj: IRE 2020

 

Decidoj de IEK

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2012:
Regularo pri Unua Nivelo. Aprobita de la Komitato de ILEI. 
- Evoluo de la Internaciaj Ekzamenoj al trinivela strukturo. Aprobita de la Komitato de ILEI.
- Aprobo de regularo pri "Kurso Unua Kontakto" prizorgita de "Scio Sen Bariloj" ĉefe por Afriko.

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2011:
Regularo pri malĉeesta sesio.

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2010:
- Ekzamenoj por blinduloj (ĝenerala regularo)
- Ekzamenoj por blinduloj (detala regularo kun poentokalkulado)

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2009:
- Ekzameno pri iu nivelo okazu nur, se estas minimume 3 kandidatoj 
- Ene de Loka Ekzamena Komisiono estu reprezentataj 2 aŭ 3 lingvoj, ne nur 1.

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2008:
Loka Ekzamena Komisiono (LEK) kaj lingvaj aspektoj ene de ĝi (DOC)

 

Rezultoj:

Ekzamenrezulta resumo 1989-2000 (PDF)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.