Seminario en Pollando (PL)

SEMINARIO ligita kun GRUNDTVIG PROJEKTO 2013-2015

,,Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo”

Kunlaborantoj, Partneroj de Projekto – anoj de CEM (PL Nowy Sącz),edukado.net (NL-Haga), DEBe V (DE – Herzberg) kaj ekspertoj-prelegantoj, konkursanoj (lernejanoj kaj "triaaĝaj") pri kristnaskaj budetoj, abietaj ornamaĵoj, adventaj florkronoj, adventaj kalendaroj.

 

 

18.01.2013 (sabato) sur la unua etaĝo de MOK Al. Wolności 23
10.00 – 11,00 Malfermo de ekspozicio ,,Multkultureco de Sonĉa Regiono rilate al vojevodio (mapoj de etnografiaj grupoj, premiitaj manlaboraĵoj de artistoj amatoroj, folkloraj vestaĵoj de: Lachy, Łąccy Górale, de Piwniczna, 
Łemkowie, Krakovanoj, Pogórzanie) Etnografiaj eldonaĵoj.
11.00 – 11.30 salonego de MOK
Disdono de premioj al konkursvenkintoj

 

 

11.30 – 12.30 salonego de MOK
Panela diskuto de Partneroj PL. DE. NL.
pri ilia rolo en Projekto, agadplanoj en Pollando, Nederlando kaj Germanujo dum 2014-2015
12,30–13,30
Prelego pri polaj etnografiaj grupoj, demando: ĉu ekzistas ,,Silezia Popolo” – kaj „Kaŝuboj” kiel etnografia aparteco? Disputo.
13.30-15.00
Trarigardo de la etnografiaj grupoj en vojevodio, precipe en Sonĉa Regiono – prelegoj, prezentadoj.
15.00-16.00
Paŭzo por tagmanĝo: plado kun pasteĉoj en restoracio Ratuszowa

 

 

16.00-17.30
Promeno en Malnova Urbocentro kun Esperantistoj- gvidantoj
18.00 – 19,00 salonego en MOK
Ensemblo Sądeczanie en multkultura programo prezentos muzikon, dancon, folklorajn vestaĵojn de Sądeckich Lachów, Montaranoj, Krakovanoj, Łemkoj

 

 

19.00-20.00 salonego en MOK
Ensemblo el Nederlando prezentos frisan muzikon
20.00-22.00 – Kelo ĉe Jagielona strato 18 (eblos plilongigi la ludon!)
Karnavala folklora ludo kun popolaj muzikantoj el Sonĉo kaj Nederlando

 

19. 01. 2014 – dimanĉo
9.00 – 10,00 sankta meso kun koncerto de polaj „kolendoj”
10,30 – kunveno en MOK por daŭrigi la seminarion
10,30 – 12,30 Du rakontoj pri jam ne ekzistantaj, antaŭaj etnoj de Sonĉa Tero: – Germanoj el Golkowice kaj pereintaj Judoj. 
12,30 – 14,00 Diferencoj inter Nigraj kaj Blankaj Montaranoj - kaj koncerto de la aŭtenta folklora ensemblo „Nigraj Montaranoj” el Piwniczna. 
14,00 – 15,00 tagmanĝo en baro ,,Pod Wierzbą”- ruĝa barĉo kun pasteĉetoj, kokaj eskalopoj, salatoj. Por vegetaranoj –legoma supo, plataj kukoj kun kazeo.
15,00 -16,00 libera tempo por prepari la ensemblon al „Kolendado” .


 

 

 

16,00 – 20,00 vizitado de katolikaj domoj en Nowy Sącz (J.K), Świniarsko (K.B), Łazy Biegonickie (H.K). Akompanos „Kolendnicy” -popola ensemblo el Łazy Biegonickie.
20,00 – 22,00 Vilaĝa Kulturdomo en Łazy Biegonickie
Integriga, komuna „Oblato” kun Pastro, muzikado kaj kantado de kolendoj kaj kantoj el spektaklo ,,Ankoraŭ ni ĝuas vivon” (Alino-akordeono, dueto Anino-Tadeo)
Regalo de vilaĝaj mastrinoj (supo kun blanka kolbaso, bigoso)
por vegetaranoj (terpomaj plataj kukoj, kefiro, bakita pomo)

 

 

20.01.2014 lundo – ekskursa tago – kunveno ĉe MOK
10.00-12.00 vizito en Galicja Urbeto
12.00-14.00 vizito en Etnografiaj Muzeoj de Laĥoj en Podegrodzie kaj Stary Sącz
14.00-15.00 tagmanĝo en Garbejo ĉe Barcice( ripaĵoj en brasiko, pano,teo, varma vino) , por vegetaranoj (bakitaj terpomoj, fritita ŝafa fromaĝo, brasika salato)
15.00-18.00 Traveturo laŭ Sandecia Vojo de Ligna Arkitekturo, vizito en ortodoksa preĝejo, reveno al Nowy Sacz. . 

Pliaj fotoj videblas en la albumo  

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.