Seminario en Frislando (NL)

La 22an de majo komenciĝis la dua internacia renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo. 

Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).


La unua renkontiĝo estis en januaro, kiam ni gastis ĉe la pola partnero en Nowy Sącz. Legu pli detale pri tio en la anonco.
Inter la 22a kaj 25a de majo 2014 okazas la dua renkontiĝo, kiam la gastiganto estas la nederlanda teamo edukado.net. La temo de nia seminario estas Frislando kaj la frisa kulturo. Katalin Kovats, kun la helpo de Sylvain Lelarge, kompilis kaj pretigis la programon de la renkontiĝo. Aktive partoprenos en la aranĝo la du famaj Esperanto-muzikgrupoj Kajto kaj Kapriol'. Ambaŭ grupoj kontribuos per koncerto kaj dancigo. Aldone la membroj de Kapriol' ankaŭ prelegos pri la frisaj kulturo kaj lingvo, kaj Nanne kaj Ankie de Kajto gvidos ekskursojn tra la frisaj vilaĝoj. Sabaton ni partoprenos la stratfestivalon de Leeuwarden, kie ni havos kelkajn aliajn programojn kaj vizitojn. Post la festa vespermanĝo estos koncerto kaj prezento de loka muzikgrupo kaj koruso. 
La strikte frislandajn programojn kaj seminarion partoprenos kompreneble ĉiuj kvar delegacioj, entute kun ekzakte 60 personoj. 
La pola grupo kun 27 esperantistoj jam la 21an vespere alvenis al Nederlando kaj la 22an, ĵaŭdon havis plentagan ekskurson en Amsterdamo. Kun la gvido kaj organizado de Sylvain ni ĝuis belan boatekskurson tra la amsterdamaj kanaloj, promenis tra la urbocentro vizitante plurajn vidindaĵojn. La posttagmeza ĉefa programo estis la vizito de la Van Gogh Muzeo, kie Katalin ĉiĉeronis. Post la komuna vespermanĝo la grupo, por sperti multkulturecon, promenis ankaŭ en la kvartalo por "plenkreskuloj". Je nia granda bonŝanco tre favoris nin la kutime pluva kaj griza nederlanda vetero, kiu ĉi-tage estis belege varma, kun blua ĉielo. 

 



La 23an de majo la poloj venis al Hago, kaj tagmeze aliĝis al ili ankaŭ la hungara delegacio kun 8 personoj. Vespere ni ĉiuj vojaĝis al la nordo, al la frisa urbo Sneek, kie ni renkontis ankaŭ la germanan grupon de 12 personoj.

Kaj komenciĝis la frisa programo kies ĉefgastigantoj estis la frisa-Esperanto muzikgrupo Kajto. Nanne kaj Ankie ĉiĉeronante vizitigis al ni la frisajn urbojn: Sneek, Hidenloopen kaj Leeuwarden, kie sabaton ni ĝuis ankaŭ la aranĝojn de la tiea stratfestivalo. 

En la hotelo de Sneek okazis ankaŭ specialaj kulturaj aranĝoj: la folklora dancgrupo De Ljouwerter Skotsploech prezentis sian programon kaj rakontis pri kutimoj kaj vestaĵoj. Sekvonttage Kajto kaj Kapriol' okazigis seminarion kun muzika akompano kaj dancigo. Kapriol’ prelegis pri Frislando kaj la frisa lingvo, Kajto pri unikaj aspektoj de Frislando kaj ties kulturo (sporto, bestoj, manĝkutimoj kaj trinkaĵoj). Kompreneble ne mankis ankaŭ viva gustumado. Frisa paro gastis ankoraŭ en la programo, rakontante pri siaj vestaĵoj kaj vivo. La muziko kaj dancoj, en kiuj ankaŭ la gastoj partoprenis, faris la programon riĉa travivaĵo.

Pri la prelego kaj aliaj temoj pri Frislando en la sekcioj LIBERAJ STUDOJ ĉe www.edukado.net aperos dekleciona reta kurso pri FRISLANDO, kun tekstoj, testoj, sonmaterialoj kaj filmoj por ke esperantistoj tutmonde povu ekkoni niajn malkovrojn pri tiu minoritato de Nederlando. Pri la lanĉo de la kurso ni aparte informos vin. Roman Dobrzyński kaj Katalin Kovats kune faros kaj publikigos filman raporton pri la frisaj tagoj. 

Jen resuma dokumento pri nia programo, pli-malpli sekvita estas ĉi tie.  

Fotoj en la ALBUMO.

Jen la elŝuteblaj grupaj atestiloj pri la partopreno 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.