Gastolibro

La gastolibro estas uzata nur por esprimi sian opinion pri la paĝaro, sendi bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, bonvolu aŭ uzi kontakt-formularon aŭ la forumojn por tiu celo. La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

645.
Oumar Ndiaye (Senegalo, Dakaro) je 2012-01-27 08:33:52

Saluton miaj karaj
Mi estas Oumar, el Sengalo kaj loĝas en Dakaro. Mi tre ŝatas esperanton kaj mi havas multajn malfacilojn por lerni ĝin ĉar mi ne laboras, mi estas studento kaj ne havas Komputilon. Ĉi tie la lingvon ne estas konita kaj en nia nacia E-Klubo ni ne estas ke 5 membrojn sin helplon.
Bonvolu ni bezonas Helpon kirl Komputilon aŭ librojn por disvastiĝi ĉi tiu lingvo de paĉo
Amike
Oumar

644.
Andrea (Hungarujo, Szeged) je 2012-01-26 14:15:37

Bonan tagon!!!
Mi lernas Esperanton kaj mi ŝatas. Mi ŝatas la www.edukado.net. Mi gratulojn vin.

643.
HENRY Bruno (Francujo, NILVANGE) je 2012-01-23 17:21:41

Saluton,
Mi gratulas vin pri via grava laboro por Esperanto. Mi ofte uzas la kursmaterialon de Edukado.net. Tio multe helpas min por instrui !
Dauhrigu kaj fartu bone !

Samideane via

Bruno HENRY

642.
Jolanta van Holstein (Nederlando, Naaldwijk) je 2012-01-12 09:35:34

Kara Katalin,
Sinceran gratulon al vi kaj al Edukado.
Mi deziras al vi pli da sukceso en via belega laboro per Edukado por disvastigo de Esperanto, por ke ĉiuj projektoj kaj aktivaĵoj kiuj vi intencas entrepreni ĉi jare sukcesu. Por ke vi trovu multe da sinceraj, bonvolemaj homoj kiuj pretos helpi vin kaj suporti kun la atingo de viaj celoj. Por ke 2012 alportu multajn belegajn momentojn al vi, pli da amikeco, feliĉo, bona sano, sukceso, ĝojeco kaj paco. Koran dankon pro via laboro kaj entuziasmo per kiu vi inspiras multajn homojn.

641.
Paulo Meliz (Hispanujo) je 2011-12-29 17:34:17

Kara Katalin, tutkore mi gratulas vin, la teamon prizorgantan, kaj la uzantojn, de edukado.net okaze de la dek jaroj de laborado. Koran gratulon!

640.
Grazina (Litovujo, Mažeikiai) je 2011-12-22 21:49:46

Kara Katalin, malfacilas imagi kiel mi elturniĝus sen via edukado.net! Elkorajn gratulojn al vi kaj al la tuta teamo, dankon al kolegoj kiuj sendas materialon kaj sukcesan laboron en estonto. :-) Koran dankon ankaŭ je la nomo de miaj junaj kursanoj!

639.
Derek Roff (Usono, Santa Fe) je 2011-12-21 23:31:24

Gratulojn al Katalin, kaj al ĉiuj, kiuj kontribuadas al tiu ĉi mirinda instrucela komunumo. Feliĉon dum la plej longa nokto. Ekde morgaŭ, la tagoj plilongiĝos. Ankaŭ niaj streboj, ĉu ne. Ĝoju kaj ridu.

638.
Desmares (Francujo, SARZEAU) je 2011-12-20 18:31:33

Gratulon Katalin kaj dankon por via mirinda laboro kiu ege grandiĝas la Movado!
Bonajn festojn al vi kaj al via familio.

637.
Nikol Zugetta (Francujo, Montigny les Monts) je 2011-12-20 08:32:43

Kara Katalin,
Mi gratulas vin okaze de tiu ĉi belega jubileo kaj deziras al vi kaj Edukado.net multe da sukceso.
Elkore mi brakumas vin,
Nikol

636.
Jennifer Bishop (Aŭstralio, Melburno) je 2011-12-19 09:52:24

Kara Katalin, mi bedauras ke mankas al mi la tempo kaj la lernantoj por doni al mi bonan kialon por utiligi la bonegan servon de Edukado.net.
Vi kaj viaj helpantoj estas valoregaj kontribuantoj por perfektigi nian scion pri Esperanto, pro kio mi kaj mia edzo, Alan, elkore dankas. Ni deziras al vi, Sylvain kaj Martin, feliĉan, pacan kaj sanan festosezonon. Ni esperas ke la jubileo de edukado.net kaj la jubilea 125 jaroj de Esperanto oruvos la sukceson de via dediĉo al nia kara lingvo. Amikajn salutojn, Jennifer

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 65

Kopirajto © 2001 - 2012 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.