Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

848.
Saliko (Finnlando, Hyvinkää) je 2022-06-22 07:10:36

Bonan Johano-feston al ĉiuj, kiuj kutimas ĝin festi. Almenaŭ en Skandinavio oni festas 24.-25.6. Tio ja estas plej luma sezono.plej nord eĉ sen nokta mallumo. Ĉu ni nomu ĝin Esperante Somermeza aŭ Mezsomera festo? En finna lingvo Juhannus kaj svede Midsommar. Ĝuu la sunon, la verdon, varmon kaj lumon!

847.
Ahmad Mamduhi (Irano, Tehrano) je 2021-12-18 20:35:26

Ankaŭ mi, ankaŭ kiel la prezidanto de ILEI, elkore grataulas la 20-jariĝon de edukado.net al ĉiuj esperantistoj, precipe al ties prizorgantoj, kaj ĉefe al kara Katalin, ĝia senlaca respondeculo.
Evidente edukado.net multege helpis/as ankaŭ al la celoj de ILEI pedagogie. Mi esperas, ke eĉ pli grandajn paŝojn kaj iniciatojn ni vidos en edukado.net danke al ĉies helpoj kaj subtenoj.

846.
Jan P. Sandel (Germanujo, Munkeno) je 2021-12-15 19:58:21

Mi tre alte ŝatas la grandiozan verkon "edukado.net", kiun donacis Katalin kune kun siaj helpantoj al la esperantistaro! Ju pli longe mi esploras la mondon de "edukado.net", des pli da detaloj mi malkovras. "Edukado.net" vere estas siaspeca scienco!

845.
Jean-Marc (Svislando) je 2021-12-15 19:19:31

Edukado kaj ĉefe Ekparolu certe gravegis por mi, kiam mi (re-) lernis la lingvon. La entuziasmo kaj la entuziasmiga kapablo de Katalin regule vekas mian esperantemon. La movado certe estus multe pli malforta sen ŝia laboro kaj la laboro de ĉiuj, kiuj helpis la konstruon kaj operacion de Edukado.net.
Mi esperas ke tiu aventuro daŭrados ankoraŭ multajn dudekjarojn.

844.
An Olijslagers (Nederlando, Veghel) je 2021-12-15 19:09:11

Por ĉiuj kiuj laboris - laboras - laboros por edukado.net:
GRATULOJN!

843.
Monika (Svislando, La Chaux-du-Milieu) je 2021-12-15 17:42:53

Kara Kati,
Mi absolute konsentas kun la belaj vortoj kaj pensoj de Sylvain. Vi kreis ion grandiozan kaj ni, kiuj profitas el ĝi regule, neniam povos sufiĉe danki al vi. Mi tamen provas iom laŭ miaj ebloj: multe da morala subteno, laŭebla (vivperiod-dependa) aktiva kunlaboro, modesta financa subteno, grandega danko kaj eta filmeto farita kun miaj gelernantoj speciale por vi.
Gratulojn kaj belan daŭrigon de tiu ĉi bela tago kun multaj gastoj kaj kunfestantoj por vi, Katalin kaj Edukado.net!!!
Amike,
Monika

842.
masajuki (Japanujo) je 2021-12-15 13:13:11

Mi dankas pro via klopodo. Dank al edukado.net mia kurso tre bone iris. Se ne estus ĉi tiu loko mi ne progresus, miaj lernamtoj ne progresus. Mi ĝojas ke ni kaj multaj aliaj povos plibonigi sian kapablon de Esperanto dank al edukado.net.

841.
Paweł Fischer-Kotowski (Pollando, Varsovio) je 2021-12-15 12:54:35

Kiam edukado.net kreiĝis antaŭ dudek jaroj, mi estis ankoraŭ infano, kiu ne sciis kio estas Esperanto. Nun mi vizitas la retejon preskaŭ ĉiutage por instrui la lingvon, elŝuti instrumaterialojn por miaj lernantoj, inspiriĝi de la fakaj artikoloj, informiĝi pri la libroj en la katalogo kaj interŝanĝi mesaĝojn kun miaj kolegoj, lernantoj kaj amikoj. Grandan dankon al Katalin, kiu ne nur redaktas la retejon, sed aldone gvidas plurajn aktivaĵojn ĉirkaŭ ĝi. Dankon meritas ankaŭ la sponsoroj kaj donacantoj, kiuj ebligas iri antaŭen. Mi deziras al la tuta teamo glatan engliton en la trian jardekon!

840.
Maurizio Giacometto ('rico') (Britujo, Oksfordo) je 2021-12-15 12:41:05

Bonan naskiĝtagrevenon al edukado.net! Ĝi estas elstara kontribuo al la movado, al Esperanto, al la instruistoj, instruantoj kaj lernantoj. Mi kore gratulas al Katalin kaj al ĉiuj kontribuantoj pro la grandega laboro.

839.
Sylvain Lelarge (Nederlando, Hago) je 2021-12-15 12:27:20

Kara Katalin,
Kompreneble, neniam ni scias aŭ scios la veran valoron de tio, kion ni faras. La veraj atingaĵoj de Edukado.net restos grandparte ne de ni videblaj. Fojfoje ŝajnas ke la grandaj celoj ne estas atingitaj kaj ke tamen, iel diskrete, granda inspiro ekestis ĉe kelkaj homoj, kiuj ekagos surbaze de ĝi. Mi komprenas vian demandon (ĉu via dudekjara laboro indas?) sed vidas en ĝi du malsimilajn demandojn. 1/ Ĉu Edukado.net valoras? Jes certe, kaj ĉiu serioza (legu: konscia kaj aktiva) Esperantisto plenkore samopinios (sed seriozaj Esperantistoj, kiel seriozaj homoj, ne estas la plejmulto). La dua demando estas: ĉu por vi valoris dediĉi al ĝi trionon de via vivo. Tion ne mi, ne ni, eĉ ne vi povas diri, sed ĝi ebligis al vi, al ni, tre belajn renkontojn, momentojn de vera plezuro, kaj donis la kontenton vidi la rezulton: ĝi nun estas monumento, loko en kiu, tra kiu multege da homoj plibonigis siajn kapablojn paroli nian lingvon - kiu estas kaj restas ekstreme bela donaco al la mondo.
Tiu monumento nun bezonas renovigon. Nenio eternas, ni certe ne. La celo kiun vi nomas (povi transdoni ion bone funkciantan) estas tre klara kaj dezirinda. Mi fajre esperas ke ĝi por la plej gravaj partoj de via laboro, sukcesos. Se ne (tute), vi faris vian parton, kaj nia plia kuna vojo estas sub niaj piedoj.
Gratulojn kaj bondezirojn por tiu bela tago! Ni festu!
Sylvain

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.