Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

798.
Honoré SEBUHORO (Ugando, 08 Bunagana) je 2019-06-09 11:15:30

Kara,
Mi ĝojege ankoraŭfoje sendas miajn sincerajn korajn salutojn al vi,kvankam ĵus pasis silentaj tagoj.
Surprize vi tuj ricevos mian mesaĝon ĉi hore. Permesu iomete prezenti min ankoraŭfoje antau vi: Ja,mi nomiĝas sinjoro Honore SEBUHORO (honsebn@gmail.com),patro de 5 gefiloj,edziĝis,Esperanto-instruisto de 2007 ĝis nuntempe.Tio estaa,mi lernis esperanton per koresponde de 2005 ,en 2006 mi iĝis uea-membro individua.De 2007,mi ekkonsciis gejunulojn surloke kie mi loĝas Distrikto Rutshuru-Ruĉuru en orienta provinco Kivu /DRK(Demokratia Respubliko Kongo).
Havinte iujn gejunulojn je nia loko ,mi kreis gravan surlokan klubon nomumita"VERDA STELANO-KLUBO" de la 3a de marto 2009.Tiu ĉi klubo aktiviĝis de tiam ĝis nun. Ni enkadris junulojn pri esperanta kurso kaj iuj jam akiris meznivelajn instruadojn.
Ĉi tiuj jam iĝis ankaŭ instruistoj en diversaj lokoj kreante sub klubojn.
Estas aliaj kiuj jam estas en aliaj landoj( suda afriko, Ruando).Estas alia bofrato kiu aktuale estas en konga ĉefurbo Kinŝaso.Ankau li,estas E-Instruisto sed li estas studanto en alta lernejo(universitato). Tio,ĉi multe ĝojigas min ĉar mia E-laboro pri esperanto-kurso multe fruktodonas semojn ĉie.Mi fieras multe ĉar ĝis nun mia klubo jam starigis 4 klubojn(Kasasa E-Klubo/Adventismo,Virina E-Klubo,Amikeca E-Klubo,Ronda Esperantista de Kiwanja), krome tio,ni jam enkondukis esperanton en du lernejoj(Instituto NJILI/Rutshuru-centro kie mi ekinstruis gelernantojn de 2013 ĝis nun.Se vi volas mi povas sendi al vi eĉ raportojn,temas ankaŭ alia bazlernejo NJIWA/Kiwanja kie la infanoj estas studanta esperanto-kurson).
Fakte,mia penso estas kunligita esperante kaj mia E-principo estas diskonigi nian lingvon ĉie en kvar mondaj anguloj).
Mi jam kreis ankaŭ grupon da infanoj (georfoj kaj ne georfoj) kiu praktikas esperanton ĵaŭde,vendrede kaj sabate (8h-10h matene).
La grupo de infanoj nomiĝas "Ĉiam antaŭen Ili ekdeklamas iujn poemetojn kaj kanti iom da kantaĵoj. Ĉiutage,ili lernas unu paragrafon de la internacia himno .
Ni restu kontakte vi scios multe pri mia E-instruado al geinfanoj kaj klubo Verda Stelano Klubo kaj mezlernejo NJILI/Remera kaj venonte vi ricevos jarraporton de tiuj ĉi.
Mi ne forgesos sciigi vin ke provas fari artikolojn. Mi ofte sendos espetantajn artikolojn se vi bonvolus.

Kore via Honore SEBUHORO
ESPERANTO KURSOJ
PO BOX 08 BUNAGANA KISORO UGANDA.
Rete:honsebn@gmail.com
UEA-KODO:hose-t
Vacapo:+243997852933

797.
LEE Jungkee (Sud-Koreujo, Seulo) je 2019-05-20 21:34:26

Karaj, Jen mi prezentas mian instrumetodon, kies nomo estas 'Ŝlosila Metodo'. Vi povas vidi ĝin en la retpaĝo http://esperanto.kr/?p=5597 Sukceson al vi.

796.
Trevor Steele (Aŭstralio, Clarence Gardens) je 2019-05-14 00:38:11

Karaj Kati, Ankie, kaj Nanne, kia surprizo -- kaj nepre agrabla! Kutime mi ne
ŝatas pliaĝiĝi je unu jaro -- sed estas kompensoj!
Kore dankas Trevor

795.
Gražina (Litovujo, Mažeikiai) je 2018-10-03 06:55:34

Gratulojn, kara Katalin, kaj mi sincere opinias, ke vi meritas ĉiujn eblajn premiojn pro via sindonemo, kapabloj kaj nekredebla laboremo! :-)

794.
Uriel Gurdian (Nikaragvo, Managua) je 2018-10-01 23:14:15

Kara Katalin, mi opinias ke mi ne tiom malfruas por gratuli vin okaze de via lasta premio Deguĉi. Ĉion bonan por vi kaj ankoraŭ multe da sukceso je via laboro.

793.
Mojo (Britujo) je 2018-08-26 10:15:31

Kara Katalin, maltrafinte la fermon de la kongreso, mi malfrue eksciis pri la Premio Deguĉi. Nu, gratulon, gratulon - vi ekster ĉia dubo plene meritas ĝin (kaj vi povus nun aĉeti kukon por dividi kun Sylvain!). Korajn salutojn!

792.
EMARIA (Pollando, Toruń) je 2018-08-17 07:52:00

Kara Katalin, kun granda ĝojo mi gratulas Vin pro grava Deguĉi-premio! Mi deziras al Vi fortojn por daŭrigi sukcesan, belan laboron! Estime Maria

791.
ina (Germanujo, Berlino) je 2018-08-11 16:46:24

Kara Katalin, jes vi vere plejege meritas tiun premiun. Dankon, ke vi tiel verve kaj kontrau ĉiuj problemoj konstante restas engaĝita sur tiu tiel grava eduka kampo.
amike Ina

790.
Synnove Mynttinen (Finnlando, Lahti) je 2018-08-11 07:52:45

Gratulojn Kara Katalin, vi vere meritas la premion, mi ne partoprenis la fermon, sed estas ĝoje rigardi la videofilmon,kie vi kiel bona lingvoinstruistino donas "memorreguleton" al la akuzativon forgesemaj gelernantoj! Koran dankon pro la foto albumo kaj raportojn el ILEI kongreso en Madrido,por ni kiuj ne ĉeestis gravas legi kaj vidi iom. Nun brakumon el suna ,sed ne tro varma Lahti.

789.
Leo De Cooman (Belgujo, Ingelmunster) je 2018-08-10 19:19:53

Gratulon, kara Katalin. Vi vere meritas tiun Deguĉi-premion!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.