Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

788.
jayrous (Tanzanio, Mwanza) je 2018-02-20 19:31:07

En Mwanza komenciĝis la esperanto kurso gvidita kun Jayrous Eliakimu,aligxis instruistoj de mezlernejoj kiu promesis ankaxu instrui la lingvon al siaj lernejoj.
En la lernejo de BUZURUGA , Instruistoj de tiun lernejon akceptis mia peton instrui esperanton en siaj lernejon,por tio Edukado net programo helpos kaj helpas nin fariĝi kompetinda instruistoj. Danke al programistino

787.
Raita Pyhälä (Finnlando, Hyvinkää) je 2017-12-20 03:52:13

Rezultoplenan, vivindan jaron 2018 mi al ĉiu deziras kaj dankas al tiuj kiuj kunlaboris en edukado.net por fosi nian etan sulkon en la vasta Esperanta tuto. Feliĉajn Julon kaj Silvestron!

786.
Duncan Charters (Usono, Elsah) je 2017-10-25 03:24:45

Kara Katalin, elkoran gratulon pro la de ESF-devigita enpanteonigo (apenaŭ necesas aldoni por la plej meritplena kandidato...). Honore al unu gravega kontribuo de la mirinde utila paĝaro mi registris mian nunan universitatan kurson, kaj kuraĝigas al ĉiuj instruistoj kaj instruantoj tion fari, eĉ se temas pri nur unu-du lernantoj. Kuraĝe antaŭen kun la subteno de ĉiuj kolegoj kaj lernantoj kies vivo riĉiĝis per viaj personaj kaj retaj donacoj al ni, aŭtentaj privilegiitoj!

785.
Alphonse WASEKA KAMANGO (Kongo (Kinŝasa), Goma) je 2017-10-06 16:37:19

Saluton al ĉiuj uzantoj de tiu ĉi retpaĝaro. Dank'al Aleks, mi povas ankaù uzi ĝin por informi geesperantistoj pri mia agado kadre de Esperanto.
Nia asocio "Solidareco Bonvolo", per kontrakto instruas Esperanton en la mezlernejo "RUTOBOKO". Ĉiutage ĉeestas la kurson pli ol tri dek gelernantoj. La kurso komenciĝis pasinte jaro kaj daùras ĝis nun. Espereble pluiros dum jaroj. Ankaù ĉiu dimanĉo okazas E-kurso por aliaj interesitoj kaj kun la geknaboj flegitaj de Solidareco Bonvolo.

784.
Daniel Rodolfo Reyes Cañete (Kubo, Bayamo) je 2017-08-29 12:19:53

Salutojn al ĉiuj esperantistos kiu laboras pro la divastigo de la internacia lingvo pere retpaĝo.
Elkore

783.
TONY SAR (Hispanujo, LAS PALMAS DE GRAN CANARIA) je 2017-07-31 11:07:13

PLIPRECIZE:
Katalunio estas regiono de Hispanio. Nur la tieaj sendependemaj politikistoj petas nelaŭleĝan referendumon, kiu estas delikto (krimo), ĉar tio estas atako kontraŭ la Hispana Konstitucio, en moderna demokratia lando. Kelkaj el tiuj heterodoksaj politikistoj iam apartenis al Terorista Organizo nomata Terra Lliure. UEA kaj TEJO povos havi leĝajn problemojn en siaj rilatoj kun EU, UNESKO kaj ONU. Krome povus ekesti skismo en UEA. Neniam la mon-avido estis problemo en nia movado! Kiu permesis al "kataluna salutanto" partopreni en la Solena Malfermo (dum la salutoj)? Ĉu mono estis estis la kaŭzo de la delikto? (Nur pro mono disighis UEA kaj TEJO?)

782.
Enivaldo (Brazilo, Braziljo, DF) je 2017-07-14 12:39:14

Gratulegon al la tuta teamo de Edukado-Net pro tiu belega kaj tre grava laboro diskonigi tiajn informojn kaj materialojn. Gratulon anka​ŭ pro la enhav-ri​ĉa pa​ĝaro pli kaj pli alloga kaj altira.

781.
Dominiko (Usono) je 2017-07-09 20:38:58

Saluton! Ĉi tiu retejo estas bele organizata, informplena, kaj ege utila. Multajn dankojn pro via laboro!

780.
Ronald (Roĉjo) Ritchey (Usono, Asheville) je 2017-07-09 03:19:50

Saluton!

779.
Rafa (Usono, Austin) je 2017-07-08 19:13:08

Mi unue gastis ĉe Edukado.net kiel nevo, poste kiel onklo, kaj nun kiel NASK-ano. Kompreneble mi jam devis subskribi la gastlibron!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.