Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

817.
Sandra Assis (Brazilo, Braziljo) je 2020-08-11 20:21:35

Koran saluton Katalin. Kun granda profito kaj ĝojo mi partoprenis viajn kursojn dum V.K. Do mi ŝatus eventuale partopreni en pliaj kursoj venontokaze. Dankegon Katalin.
Sandra Assis

816.
Jan (Germanujo, Biberach) je 2020-08-09 20:53:57

Koran dankon al Katalin pro ŝia amuza, aminda kaj elstare sprita maniero, per kiu ŝi gvidis la paroligan kurson dum la ĉi-jara virtuala kongreso.
Mi konsideras min treege feliĉa, ke mi bonŝancis esti inter la partoprenintoj!

815.
Andreo (Usono, Vaŝingtono) je 2020-08-09 20:14:06

Koran dankon, Katalin, por la paroliga kurso dum la Virtuala Kongreso! Ĝi multe plibonigis mian parolkapablon. Mi esperas, ke mi povos partopreni en pliaj kursoj, dum la venontaj monatoj!

814.
Anjo (Hungarujo, Budapeŝto) je 2020-08-08 18:10:42

Mi tre ŝatis la 4 grupajn kursojn dum la Virtuala Kongreso. Pro gravaj teknikaj problemoj, mi ne povis partopreni la antaŭajn kvar klasĉambrajn kursojn, kiuj ege mankis al mi.

Mi ŝatus partopreni ekde septembro grupajn kursojn, laŭeble, ankaŭ kontribuante al ili.

813.
Paul Quevy-Lefevre (Francujo) je 2020-08-08 14:22:54

gramatika korekto !! : mi partoprenis ĉiujn ŝiajn 8 lecionojn !

812.
Paul Quevy-Lefevre (Francujo, Reims (apud)) je 2020-08-08 13:14:13

ĉi tiu virtuala kongreso de la jaro 2020 estis mia unua kongreso (mi estas preskaŭ novulo en la movado). Mi spektis kiel plej eble multajn prelegojn kaj partoprenis en diversaj video-babilejoj ofte po dek horoj tage. ̈Ĉio placis al mi kaj ebligis min ekscii pli pri la agadoj de UEA kaj pri la esperanta kulturo.
Kaj, jam sciante pri la talentoj de Katalin Kovats, mi partoprenis ĉiujn siajn 8 leciojnon kun granda plezuro kvankam kelkaj el ili estis por mi relernado. Ne nur mi lernis pli sed mi reale amuziĝis. Katalin ne nur bone instruas sed ŝi ankoraŭ disvatigas bonon etoson per siaj ĉiamaj agrablaj paroloj kaj rideto. Ne nur temis pri gramatikaĵoj sed ankaû pri bonaj esprim-manieroj. La pluropaj lud-ekzercoj efike paroligis kaj cerbumigis nin.  Kiel multaj aliaj partoprenintoj ni atendos la aŭtunan sekvon. Dankon Katalin kaj ĝis baldaŭ.

811.
Masayuki Kobayashi (Japanujo, Kameoka-shi) je 2020-08-08 08:31:42

Mi partoprenis en paroliga kurso en la VK.
Mi ĝuis kaj ĝojis lerni Esperanton de bona instruisto Katalin kaj kun bonaj lernantoj kiuj donis al mi ŝancon aŭdigi belan interparolon.
La instruisto kaj eble helpanto bele funlciigis programon Zoom. Ankaŭ tio donis al mi intereson.
Mi ŝatas denove partopreni ĉi tian lecionon en venonta okazo.
Dankon.

810.
Dolca Adriana (Rumanujo, Timisoara) je 2020-08-07 18:47:35

Mi ŝatis viajn paroliglecionojn dum la VK 2020. Mi volus partopreni se vi faros aliajn lecionojn. Dankon

809.
Rodrigo Ramírez Z. (Kolombio, Medejxino) je 2020-08-07 18:09:52

Koran saluton al Katalin kaj sia skipo pro la tre bona kaj grandega laboro kiun vi faris kaj faras. Mi partoprenis la virtualan kongreson 2020 kaj ĝuis la programon aranĝita de Katalin pri EKPAROLU, ŝia/ties klasĉambro kaj ŝia/ties KLINIKO, tre bona ideo. Plaĉis al mi renkonti kun aliaj esperantoparolantoj kiuj volas plibonigi sin parolkapablon. Tre trafa projekto kaj ankaŭ amuza !!!. Revigligis mian deziron lerni esperanton pli bone. GRATULOJN DE NOVE.

808.
Armelle PIOLAT (Francujo, Parizo) je 2020-08-07 15:46:09

Dum la 1a Virtuala Kongreso de Esperanto, mi spektis interesajn prelegojn pri Edudakdo.net + KER ekzamenoj kaj sekvis kursojn
Ni grupe ekzercis, ricevis konsilojn, korektadojn kaj ideojn por progresi
Gratulegon al Katalin Kovats kiu tre bone zorgis la virtualecon kun lernantoj de pluraj landoj en bonega etoso

Dank'al tiu sperto mi retrovis volon studi la lingvon

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.