Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

777.
Amanda (Usono, Sacramento) je 2017-07-08 03:08:01

Jen alia NASKano sukcese alveninta al la fino de la stelkonkurso! Laŭdojn kaj dankojn mi sendas pro la bonega paĝaro ĉe Edukado.net. Mi ĝuis ekkoni ĝin pli bone. Estas multege da utilaj elementoj ĉi tie!

776.
Hoss (Usono, ĉi-momente: Raleigh, Norda Karolino) je 2017-07-07 21:35:33

Kara Katalin, mi finfine trazigzagis la stelserĉan labirinton. Jen la petita gastlibra raporto, ke feliĉe minotaŭro ne laŭvoje manĝis min. Hura!

775.
Fransoazo (Francujo, Gaillac) je 2017-06-03 14:38:23

Saluton Katalin,

Oficiale kaj videble mi dankas vin pro viaj klopodoj instrui nin. Ne pri la paĝaro mi nun komentos sed pri vi.

En Majo en Kvinpetalo okaze de la TAP seminario, poste en Junio en Svislando okaze de la AMO seminario, ni plene sorbis viajn konsilojn diskonigatajn per diskreta, ĝentila kaj respektoplena tono. Sen ia orgojlo, sen ia aûtoritato, sincere, delikate kaj plej efike vi kondukas nin sur kleriga vojo. Via sperto kaj klero konvinke nutras nin. Via kortuŝa personeco kuraĝigas kaj motivigas nin, transdonante empatian energion por plua laboro por Esperanto. Vi impresas.

Amike,
Fransoazo

774.
Keneĉjo Goldbergo (Usono, Los-Anĝeleso) je 2017-06-03 14:30:35

Tiel estimata Ilona, Mi pensos de vi. ---Keneĉjo

773.
Molnár László (Hungarujo, Sárospatak) je 2017-05-25 06:30:07

Estimataj Katalin, Ankie van der Meer, Nanne Kalma,

Antau ĉio mi ŝatus diri koregan dankon pro viaj bondeziroj forsenditaj al mi okaze de la 73-jara datreveno de mia naskiĝtago kaj pro la riĉaj donacoj - teksto de la kanto Ĉi tiu Tag' en Esperanto de Nanne Kalma, muziko, filmo, sciigon pri la nova retejo de KAJTO - kiuj aparte por si meritas varmajn dankvortojn

Kara Katalin ! Vi povas esti tre feliĉa havi tiajn bonegajn , helpemajn, talentajn, kreemajn geamikojn. Bonvolu transdoni al ili miajn salutvortojn, aldonante, ke mi tuj tradukis la kantotekston kaj auskultis la muzikon. - ambau alportis grandajn gxojon kaj gxuon. Dankon !

Ripetante la dankvortojn, mi deziras al Vi ĉiuj longtempan, dauran sanegon sukcesplenan reciprokan kunlaboradon

Kun respektplenaj salutoj kaj sinceraj bondeziroj,via
Molnár László

772.
Bernardo (Germanujo, Erlangen) je 2017-02-04 22:41:48

Hodiau mi denove vizitis post longa tempo la retpaĝo de edukado.net kaj mi devas fari la komplimenton, ĉar ĝi nun pli bone plaĉas ol antaue. Sed mi havus la deziron, ke oni ankorau aldonu retbabilejon, kiel pli frue ankau ĉe lernu.net ekzistis !!!

771.
Abengo (Tajvano, Kaohsiung) je 2017-01-05 02:28:56

Kara Katalin,

Ha ha , estas diablo ĉe la interreto! Eĉ tio rilatas nur al la eta afero.
Kiam por la aldono de nova kursejo mi aldonis la landnomon Tajvano, la standaro de Tajvano ne aperiĝas ĉe mia flanko, kaj la programo kvazaŭ ne plu iris. Kial ĉe via flanko aperiĝas la flageto de Tajvano? Ĉar mi ne povis aldoni la nomon Tajvano, mi ne povis aldoni la kursejon en Tajvano simple. Malfelicaj estas la civitanoj de Tajvano! Vi, kiel Hungaro komprenis la malfelicon de homoj , kiuj perdis siajn landojn (laŭ la poemaro Pilgrimo de Julio Baghy, Samovaro: " Havi landon, sed perditan..." ..
PS:
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kja hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan...
Ĉu vi konas pli kruelan?
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas.
viŝas larmon retenitan:
" Havi landon, sed perditan..."

(fakte mi sendisĉi tiun mesaĝon al Katalin je la 291a de novembro 2016, sed ne gajnis ŝian respondon. Mi poste havis malfacilecon sendi mesaĝon al Katalin.

770.
Leandro Abrahão (Brazilo) je 2016-12-31 21:18:37

Al la teamanoj de Edukado.net, al la membraro kaj al Katalin mi deziras plej sukcesan jaron en 2017. Kuraĝon, forton! Ni iru antaŭen =)

769.
Keneĉjo Goldbergo (Usono, Los-Anĝeleso) je 2016-12-23 12:08:20

Katalín, Eniris, finfine, kapon mian ke mi rajtas respondi, "La lingvo estas parolata en pli da 130 landoj." ...pli plaĉas al mi ol "pli da 120"...!
Ĝis via klaso ĉe NASK :) ---(homaran) Keneĉjo Goldbergo

768.
Stefan MacGill en la nomo de UEA (Nederlando, Roterdamo) je 2016-12-16 15:09:55

Saluto de UEA al Edukado.net

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi gratulas al la projekto Edukado.net, kiu tra 15 jaroj fidele servis al niaj instruistoj kaj kursgvidantoj. Ni admiras la grafikajn kaj funkciigajn novigojn, kiujn utiligas la retejo, kiuj tiras nin en la modernan epokon. La projekto estis valora partnero de UEA kaj ILEI, nelaste per la prizorgo en moderna kaj fleksebla maniero registri la kursojn en aŭ pri Esperanto kaj montri ilin per serĉeblaj tabeloj kaj interaktiva mapo. Ni agnoskas la rolon de la retejo kaj la personoj malantaŭ ĝi pri kursgvidado tra la mondo kaj ankaŭ pri instruista trejnado. Ni konstatas la kapablon de la retejo adapti sin al la nova lerniga medio; la nova projekto Ekparolu! donas pluiran vojon por finstudentoj ĉe la kurso Duolingo, liverante al ili mentorojn. La daŭra sukceso de la KER-ekzamenado donas al niaj komunumanoj manierojn testi kaj atesti siajn kapablojn.
La movado entute havas grandajn kialojn gratuli al tiu iniciato, kaj bondeziri al ĝi tra la sekvaj jaroj. Post kvar horoj, ni ĉiuj tintu la glasojn feste al tiu mirinda jubileo!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.