Historio

Mallonga prezento de la historio de nia paĝaro ekde la naskiĝo de la ideo

Naskiĝo kaj la unuaj jaroj. Vaŝingtono D.C., aprilo 2001. Dum kunveno de Esperanto-aktivuloj, laborantaj ĉirkaŭ ESF, leviĝis la ideo krei datumbankon por lerniloj, ekzercoj, neeldonitaj instrumaterialoj, kiujn la kolegoj kreas, uzas eble unufoje kaj poste forgesas en tirkestoj. Katalin Kováts esprimis ankaŭ alian bezonon de instruantaj kolegoj, nome informadon pri la ekzistantaj kaj eldonitaj lerniloj (libroj, film- kaj sonmaterialoj, afiŝoj kaj ludiloj), kiuj aperis dise en la mondo. Ilia nombro jam altas pli ol milon, kaj mankas bona gvidilo en la merkato por trovi la kvaliton kaj orienti la kolegojn pri la plej valoraj kaj uzindaj lerniloj. Surbaze de tiuj du ideoj Katalin jam en la sekvataga kunveno prezentis programproponon. Nome: skizon de retejo kun la menciitaj funkcioj kaj disponigeblon al la kolegoj pri pretaj ekzercoj, materialoj kaj informoj pri lerniloj. La ESF-kunveno donis liberan vojon al la plano kaj Katalin eklaboris pri la projekto. Hokan Lundberg faris la unuajn strukturojn ĉe la retejo.

La nova paĝaro estis lanĉita la 15-an de decembro 2001. Poste dum du jaroj Argilo (Clayton Smith, CA) kompletigis kaj kunkonstruis – laŭ la planoj de Katalin la unuan version de www.edukado.net. En tiu tempo por ajna eta ŝanĝo la redaktoro bezonis programistan helpon por aldoni ion ajn al la paĝaro. Tio ne povis daŭri plu.

En 2005 nederlanda, ekstermovada entrepreno, financata de ESF, rekonstruis la paĝaron, metante ĝin sur bazon de memmanaĝa sistemo, kaj tiel donante liberajn manojn kaj multajn eblojn al la redaktoro mem, sen programista helpo riĉigi la paĝaron, plukonstrui ties eblojn. En tiu dua periodo multe helpis en la redaktado kaj per pretigo de tre valoraj materialoj Beatrice Allée (FR).

La kunlaboro kun la neesperanstita entrepreno fariĝis pli kaj pli malfacila kaj kosta kaj en 2009 montriĝis neceso je denova, tutnova rekonstruo de la retejo. La ĝis tiam plene subtena fondaĵo ESF ne plu povis subteni la rekonstruon, pro tio la redaktoro lanĉis kampanjon en Esperantujo por la rekreo de la retejo kaj savo de ties netaksebla materialo. En mirinde mallonga tempo kaj kun ĝis tiam senekzempla kompreno kaj subteno kuniĝis la necesa sumo (iom pli ol 35 miloj da eŭroj) por la kreado de tre moderna, longdaŭre bonkvalita paĝaro. Ĝi fariĝos fratino de pluraj paĝaroj, kreitaj kadre de E@I kaj tiel plifaciligas la kunlaboron de multaj retejoj en Esperantujo. La mastrumadon de la kunigita kapitalo mastrumas la Fondaĵo Edukado.net, kiu ekestis kaj estis registrita en julio 2009 en la nederlanda Komerca Ĉambro.

La konstrulaboroj komenciĝis en la somero 2009 kaj daŭris unu jaron. Komence de somero 2010 la retejo pretiĝis laŭ la planoj de Katalin Kováts kaj en efektivigo de Studio GAUS. En la testado partoprenis Frank Huber (DE) kaj Mónika Molnár (CH).

Ekde la naskiĝo de la ideo ĝis la nuna tempo la paĝaro estas redaktata kaj mastrumata de Katalin Kováts, kies laboron de tempo al tempo helpas kelkaj volontuloj, ĉefe ŝiaj eksstudentoj kaj familianoj.

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) Edukado.net ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto. La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts, redaktoro de la retejo, antaŭ milo da esperantistoj. La prestiĝa rekono de la plurjara agado estis feliĉiga agnosko.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.