Poŝamiko

 

 

 

Populara eldonaĵo, verkita de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts, vendita ĝis Junio 2018 jam en 12 000 ekzempleroj.

Mendu ĝin ĉe katalin.kovats(ĉe)gmail.com

La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la Metiejo kaj Instrumaterialoj de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj.

La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.

La premiero okazis dum UK en Florenco en 2006, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en la 4-era serio de paroligaj kursoj. Tiam la 500 ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis.

Komence de septembro estis presita la dua eldono en 1000 pliaj ekzempleroj, kaj en marto 2007 ni eldonis la 3an eldonon en pliaj 1000 ekzempleroj. En aŭtuno 2011 pretiĝis la sesa eldono. En 2012 ni aperigas la pliajn 1000 ekzemplerojn, do, sume jam presiĝis 8000 libretoj. Somere de 2014 aldoniĝis pliaj 2000 libretoj kaj ni atingis la nombron de 10 mil. HURA! En 2017 produktiĝis pliaj 1500 ekzempleroj.  Ni estas ĉe 11 500.

Aperis pri la libreto recenzo en IPR 06/4. verkita de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren kun la titolo: Malgranda - sed kia amiko! Vidu la tekston!

La eldonaĵon eblas aĉeti en la plej gravaj libroservoj de Esperantujo kaj ankaŭ ni disponigas ĝin ene de edukado.net kontraŭ 5 eŭroj. Viajn mendojn sendu al la redakcio.

Ni atentigas vin pri tio, ke eĉ je mendo de pliaj ekzempleroj ni ne povos doni rabaton, ĉar la indikita prezo jam estas favora. Specialan traktadon havos klasoj kaj kursoj registritaj en la sekcio E-lernejoj kaj kolegoj en nepagipovaj landoj. La eventualajn profitojn ni intencas reinvesti por plibonigi la paĝaron. Por povi helpi al interesuloj de nepagipovaj landoj ni entreprenas subtenaranĝon, t.e. kolekti petojn de donacekzempleroj kaj akcepti donacpagojn por tiu celo. Ne ĝeniĝu peti kaj doni!

Jen kelkaj specimenpaĝoj el la libro:

Numeroj  Kiom?    Korpopartoj  Alfabeto

NOVAĴOJ en la 7a eldono

La 7a eldono de aŭtuno 2012 enhavas signifajn ŝanĝojn. Korektiĝis kelkaj etaj eraroj en pluraj paĝoj kaj estis enkondukita nova paĝo.

La paĝo 11 kun la koloraj balonoj iris al la 9a paĝo, kaj sur la 11a paĝo nun troviĝas la temo helpverboj. Vidu ĝin sube. Alia ŝanĝo estas, ke ĉe la sezonoj ni denove enmetis la du seriojn de sezonoj, laŭ la tergloba hemisfero. Tiun paĝon ni jam uzis en iu frua eldonaĵo, sed simple ĝi perdiĝis ie en la presejo kaj neniam plu ripetiĝis. Nun ni rekreis ĝin kaj enmetis.

Ni atentigas, ke kvankam la prezo de la libreto ĉe E-duKati estas 5 eŭroj, tiuj, kiuj mendas la libron en pli ol 20 ekzempleroj aŭ bezonas ĝin por kursoj kaj klasoj, kiuj estas registritaj en nia KURSEJO, povas ricevi la eldonaĵojn kun rabato.  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Enhavo de la nova, 7a eldono:

Antaŭparolo - 1. Salutoj - 2. Kiu vi estas? - 3. Mirinfanoj - 4. Kolora matematiko - 5. Numeroj - 6. Horloĝoj - 7. Kioma horo estas? 8. Kiam? - 9. Buntaj balonoj - 10. Verboj - 11 - N-finaĵo - 12. Helpverboj - 13. Komparu! - 14. Tabelvortoj - 15. Inspektoru! - 16. Ili rigardas sin - 17. Hararsekigado - 18. Prepozicioj 1 - 19. Prepozicioj 2 - 20. Taso da kafo - 21. Trinkaĵoj - 22. Heliĝas - 23. Haltigu ĝin! - 24. Afiksoj - 25. Ŝuistilaro - 26. Deĉifru! - 27. Unua letero - Solvoj - 28. Familio - 29. Naskiĝmisteroj - 30. Korpopartoj - 31. Terure malsana - 32. Vestaĵoj - 33. Domoj - 34. Bestoj - 35. Manĝaĵoj - 36. Fruktoj - 37. Legomoj - 38. Manĝilaro - 39. Bonan apetiton! - 40. Kaptiloj - Dorsa kovrilo: Alfabeto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.