Teamo

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), redaktoro

Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.

Mi kunlaboras kun UEA, ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon.

En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.

Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj. Kaj jen miaj ekzercoj kaj kelkaj libroj.

Jevgenij GAUS (naskiĝis en 1978, litovo, loĝanta en Germanio)

Eklernis Esperanton en 1999, sukcese trapasis KER-ekzamenon de nivelo C1 en 2009. Delonge programisto de Esperanto-paĝaroj, ĉefe kadre de E@I, kunkreinto kaj la nuna ĉefprogramisto ankaŭ de www.lernu.net. Kadre de sia entrepreno Studio GAUS li estas la ĉefprogramisto de nia nova retejo, kies bela aspekto, moderna strukturo kaj bonegaj servoj espereble ĉiam ĝojigos kaj kontentigos kaj la redaktoron kaj ĉiujn uzantojn de la paĝaro. Dankon, Jevgenij pro via multe da volontula laboro kaj preteco realigi la revojn de la redaktoro.

Frank HUBER (naskiĝis en 1966 en Germanio, kie li loĝas ankaŭ nun).

Diplomiĝis en informadiko, laboras kiel softvarinĝeniero. Eklernis Esperanton en 1990, sukcese trapasis KER-ekzamenon de nivelo C1 en 2009. Intencas instrui Esperanton kaj tiukadre malkovris edukado.net.

Regula tradukanto en tatoeba.org. Aktivas en Esperanto Karlsruhe kaj Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO). Kreis tradukitan ekzempleron de glumarka desegnaĵo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, akiris oficialan permeson por edukado.net, disponigi ĝin. Subtenas edukado.net ĉefe teknike, i.a. plibonigis akustike la sonmaterialon de "Ĉu vi aŭdis, ke...?" kaj helpis transpreni la datumaron dum la rekonstruado de la paĝaro.

Beatrice ALLÉE (germanino, loĝanta delonge en Francio).

Profesie ŝi estas programisto, kiu eklernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj. Ŝia energio kaj entuziasmo, la progreso en la lingvolernado impresis min. Ni amikiĝis tra la paĝaro pere de ofta korespondado pri ekzercoj, lingvaj problemoj. Bea jam ekinstruis Esperanton, gvidas MAZI-kurson en sia vilaĝo kaj ties spertojn kaj materialojn ŝi dividas kun ni en la METIEJO. Admirinda laboro, vere. Ŝi ankaŭ bele ilustris aliajn ekzercojn, komentas aferojn, ŝajne ĉiam ĉeestas, ĉion atentas. Ne nur ideala kolego, sed ankaŭ ideala uzanto de la paĝaro. Vidu ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.

Mónika MOLNÁR (hungarino, loĝanta en Svislando)

Ŝi estis mia studentino en Hungario kiun mi tre sukcese infektis pri la internacia kaj itala lingvoj. Mi fieras pri ŝi. Fariĝis diplomita instruisto pri informatiko, itala lingvo, kinarto, gvidis dekojn da Esperanto-kursoj nacie kaj internacie dum diversaj aranĝoj en pluraj landoj. Ŝi ilustris la lernilojn de Stefan MacGill, "Okulo" kaj "Okulo-Gvidilo" kaj kunlaboras kun la revuo "Juna Amiko". Nuntempe laboras kiel instruisto de Esperanto en bazlernejo en Svislando kaj volontulas en CDELI (Centro Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). En 2005 ŝi finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlaboraĵon pri la uzo de muziko dum la lingvoinstruado. Por la paĝaro ŝi ofte sendas ekzercojn kaj provlegas dokumentojn, kontribuas ankaŭ en la Metiejo.

Vidu ŝian profilon, ŝiajn ekzercojn kaj pliajn informojn ĉe la kursgvidantoj.


 

Kopirajto © 2001 - 2012 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.