Novaĵoj

Forpasis Giuseppe Grattapaglia

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-12 14:23:09

Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia , italdevena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, en Brazilo. Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj kaj fariĝis bonfara institucio kie plurcent infanoj trovis hejmon, amplenan etoson, geamikojn, lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi, spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj paroli...

Legi pli...

Komenciĝis la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-03 10:13:35

Junio estas la monato de la retaj KER-ekzamenoj de UEA. Estos tri semajnfinoj kiam de vendredo ĝis mardo okazos ekzamenoj. La evento komenciĝis la 2an de junio kiam 11 kandidatoj de diversaj niveloj trapasis parolajn intervjuojn. La ekzamenserion trapasos entute 75 personoj el dudeko da landoj. La 3an kaj 4an de junio estos la grupaj ekzamenoj, aŭdkomprenadaj kaj skribaj testoj por kandidatoj de nivelo C1. La unuan turnon de la testoj solvos precipe eŭropanoj, sed aliĝas al ili kelkaj el Reunio, Brazilo kaj Usono. La duan serion de...

Legi pli...

La lasta Instruista Trejnado en Poznano

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-03-06 13:19:27

  INSTRUISTA TREJNADO    en kunlaboro de la  Interlingvistikaj Studoj de UAM, Edukado.net kaj ILEI  La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) Edukado.net kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon , kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka...

Legi pli...

Forpasis Halina Komar en Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-15 00:38:22

  Post longa malsano la 14an de februaro forpasis Halina KOMAR (1937-2023), pola aktivulino, unu el la plej agemaj esperantistoj de la pasintaj dudek jaroj. Ankaŭ nia retejo edukado.net plurfoje partoprenis en projektoj kaj komunaj programoj, kiujn ŝi elpensis, organizis, realigis.  Ŝi kapablis pensi loke, landnivele kaj ankaŭ internaciskale. Halina sentis kiam necesas kaj eblas elpaŝi ankaŭ politike, pruvi la forton kaj valoron de Esperanto. Turisma buroo, fondo de Centro de Interkultura Edukado en sia urbo Nowy Sącz, estrado...

Legi pli...

Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-10 22:11:15

  KER-Ekzamena Centro de UEA informas vin pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj: la   3-an de junio je nivelo C1; la 10-an de junio je nivelo B2; la 17-an de junio je nivelo B1. Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste  je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj. ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.