Novaĵoj

Invito al nia naskiĝtaga festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-12-01 02:12:51

Okaze de la Zamenhofa tago kaj naskiĝdatreveno (la 22-a!) de edukado.net ni denove organizas retan feston. Ni invitas la membrojn de la retejo al zoom-kunveno. Kion vi kunportu?  Vin mem, kompreneble. Inter la multaj Esperanto-eventoj dediĉu por edukado.net kelkajn minutojn, tio jam estos donaco por ni.  Se vi povos  pretigi mallongan (ĉ. unuminutan) ...

Legi pli...

Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-11-12 23:12:33

En 2023 en la KER-ekzamenoj de UEA sukcesis 104 ekzameniĝintoj el 31 landoj, inklude Aŭstralion kaj ankaŭ Afrikon. La ekzamenoj okazis parte ĉeeste, parte rete, en ĉiuj niveloj de nia KER-sistemo de B1 ĝis C2. Fine de la jaro ni povas fieri pri 2754 KER-atestiloj en 82 landoj .  La KER-Ekzamena Centro de UEA tre baldaŭ devas decidi pri la ekzamena agendo por la jaro 2024. Ni diskonigis enketilon por ekscii la preferojn de la kandidatoj pri la...

Legi pli...

Bonvenon en Torino!

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-07-29 11:03:41

Hodiaŭ komenciĝos la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio Sylvain kaj mi, Katalin jam estas surloke kaj prepariĝas al niaj programoj kaj antaŭĝojas renkonti multajn el niaj membroj kaj konatoj. Ankaŭ ĉi-jare edukado.net aktive partoprenos en la evento. Ni realigos la kutimajn paroligajn kursojn je du niveloj, en kvar tagoj de la kongreso, do atendos komencintojn kaj spertulojn por amuzaj aktivaĵoj. La kursotagoj estos: dimanĉo, lundo, mardo kaj ĵaŭdo. La personoj, kiuj ĉeestos ĉiujn 8 lecionojn de Katalin ricevos atestilon. La unua programo estos la ...

Legi pli...

Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2023

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-22 16:38:47

Inter la 3a kaj la 18a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1.   La aliĝintoj dum la printempo povis partopreni laŭbezone preparkursojn (entute 12 okazojn), kiuj temis pri la enhavo kaj taskoj de la ekzamenoj kaj ankaŭ pri la teknikaĵoj. Multaj uzis la helpon de la geonkloj de Ekparolu! , kiuj havis specialan preparon por bone gvidi la kandidatojn.    ...

Legi pli...

Forpasis Giuseppe Grattapaglia

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-12 14:23:09

Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia , italdevena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, en Brazilo. Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj kaj fariĝis bonfara institucio kie plurcent infanoj trovis hejmon, amplenan etoson, geamikojn, lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi, spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj paroli...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.