Novaĵoj

Ĵus aliĝis nia 6000a membro!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 11:06:41

Edukado.net ĵus ekhavis sian 6000-an membron. La nova ano devenas el Benino... varbita verŝajne de Mirejo.

Legi pli...

9a Tutmonda Ekzameno - malgraŭ la epidemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-11-28 08:47:40

Hodiaŭ, la 28-an okazas la 9a Tutmonda Ekzamentago, kiun partoprenas sepdeko da kandidatoj en 12 urboj de 9 landoj de kvar kontinentoj. Tutmondan ekzamenon kutime ni organizas en junio de ĉiu jaro, sed en 2020 ni devis prokrasti tiun pro la pandemio.  Entute aliĝis al la ekzameno 20 lokoj, kaj danke al Mirejo Grosjean ankaŭ en Afriko ni sukcesis lanĉi la unuan KER-sesion. Pro la viruso kaj plistriktiĝo de la reguloj 8 urboj devis retiriĝi je 2-3 semajnoj antaŭ la efektiva ekzamentago.  La 12...

Legi pli...

Pretas la Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-28 15:50:05

 Estimataj, Mi kun fiero informas vin, ke ni finpretigis la Manlibro pri instruado de Esperanto, pri kies kompilado kaj redaktado mi okupiĝis dum tiu ĉi tuta jaro. Ĝi estos baza fakliteraturo kaj nemalhavebla helpo por ĉiu, kiu instruas Esperanton aŭ gvidas kursojn, klubojn de esperantistoj. La libron eldonas ILEI, Edukado.net kaj E@I kune.  Mi ankaŭ ĉi tie volas mencii la nemalhaveblan helpon, kiun la korekto-teamo de Edukado.net kaj la aliaj kunlaborintoj donis al mi por krei bonegan kvaliton. Ilian nomon vidu en la mendilo.  ...

Legi pli...

Bonvolu registri viajn kursojn, ankaŭ la virtualajn

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-07 23:40:53

Nia redakcio petas ĉiujn, kiuj gvidas kurson, instruas Esperanton, ĉu en movada aranĝo, ĉu en ajna tipo de lernejo, ili registru siajn kursojn en la KURSEJO .  Nuntempe la tutmonda situacio ŝajnas tre mizera, almenaŭ laŭ la registraĵoj.      Ekz. la 9 registritaj lernejaj kursoj funkcias en tri landoj: en Francio (7), en Litovio kaj Germanio po unu. Kaj jen la fino....

Legi pli...

Informoj pri la 9a Tutmonda KER-ekzameno en novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-09-18 11:12:09

Kiel vi scias la 9an Tutmondan ekzamentagon ni planis por junio, sed devis nuligi ĝin pro la epidemio.  Je peto kaj insisto de esperantistoj estis fiksita nova dato, la 28a de novembro,  por tamen okazigi en tiu ĉi jaro KER-ekzamenojn, malgraŭ tio, ke la epidemio ekatakis la mondon en dua ondo.  Jam aliĝis 13 urboj de 11 landoj , kie oni pretas okazigi ekzamenojn. Kompreneble ĉio daŭre dependas de la viruso. Ni preparas la ekzamentagon estante optimismaj, sed konsciaj pri tio, ke lastmomente kelkaj el...

Legi pli...

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.