Novaĵoj

KER-raporto pri la Tutmonda Ekzamentago kaj tutjara agado

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-23 17:19:50

Fine de novembro 2022 la KER-Ekzamena Centro de UEA okazigis denove Tutmondan Ekzamentagon. Historie ĝi estis la 10a tia aranĝo kiam en la sama tago dise en la mondo samtempe eblis trapasi la KER-ekzamenojn ĉeeste en ĉiuj funkciantaj niveloj de la sistemo, t.e. ankaŭ je la nova nivelo C2. Al la ĉi-jara aranĝo aldoniĝis ankaŭ reta ekzameneblo je C2-nivelo, ĉar en la juniaj kaj juliaj ekzamentagoj pri tiu nivelo ne eblis trapasi ekzamenon rete, el propra hejmo. Ĉeestajn ekzamenojn intencis organizi 16 lokoj, sed fine ekzameno okazis nur en 13 urboj...

Legi pli...

Dek du novaj personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-14 15:05:15

Okaze de la 21a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.  Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la...

Legi pli...

Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-11-20 15:37:31

La 19an de novembro la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro de UEA ( KER-EC ) kune kun la Ekzamena Laborgrupo de la Akademio de Esperanto, en la organizado de edukado.net komencis la parolan ekzamenadon de la C2-kandidatoj. La C2-ekzamenoj disvolviĝos plejparte rete, (la unuan fojon je tiu nivelo), sed oni povos trapasi la testojn ankaŭ ĉeeste, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, kies ĉefa dato estas la 26a de novembro. Al la C2-nivelo aliĝis entute 40 personoj : 10 al la papera versio, trapasebla...

Legi pli...

Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-30 15:25:46

  Prelego de Katalin Kovats pri la KER-ekzamenoj okazos dimanĉon je la 11a horo (tempo en Amsterdamo) kaj estas libere alirebla tra tiu ĉi zoom-ligilo:    Pasvorto 589043    Venu, se vi jam aliĝis al la ekzamenoj en novembro, aŭ venu, se...

Legi pli...

Novembro: RETA KER-ekzameno je nivelo C2

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-04 15:50:33

En 2022 la KER-ekzamena Centro de UEA lanĉis la ekzamensistemon je la plej alta nivelo de la ekzamensistemo, ellaborita laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. (KER). Pri la ellaborado de la postuloj kaj testotipoj de tiu C2-nivelo aparta teamo de fakuloj laboris dum pli ol unu jaro. Spertaj esperantistoj kaj lingvistoj testis la unuan provserion kaj KER-EC, helpe de speciala KER-laborgrupo de la Akademio de Esperanto, ellaboris somere la unuan veran teston, kiun ni uzis en ĉeesta, papera ekzameno dum UK en Montrealo.  ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.