Novaĵoj

Forpasis Giuseppe Grattapaglia

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-12 14:23:09

Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia, italdevena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, en Brazilo.

Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj kaj fariĝis bonfara institucio kie plurcent infanoj trovis hejmon, amplenan etoson, geamikojn, lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi, spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj paroli ankaŭ iom Esperanton. Multaj el ili post la tiea eduko sekvis pli altnivelajn studojn, akiris diplomon, laboras en gravaj postenoj, aŭ reiris ekz. kiel instruistoj por subteni la agadon de la geedzoj Grattapaglia. 

Giuseppe kaj Ursula kreis en Bona Espero paradizon, kiun por vidi kaj sperti plurdekoj da esperantistoj (inter ili ankaŭ mi, Katalin) pilgrimis por mallongaj aŭ pli longaj periodoj por helpi kaj admiri ilin. Ni vidis la miraklon. Ni proprakore komprenis kion ili kreis.

Nia redakcio kaj la tuta esperantistaro sincere kondolencas al Ursula, al iliaj propraj filoj Guido kaj Dario kaj ties familianoj, kaj al la plurcent savitaj kaj ame edukitaj iamaj infanoj! 

Multaj esperantistoj povis persone renkonti Ĝiuseppe kaj Ursula en unu el la pli ol 50 universalaj kongresoj, kiujn ili partoprenis, kaj estas multaj el ni, kiuj esperis revidi la paron en Torino, en la urbo de kie Giuseppe devenas, kie li aktive partoprenis junaĝe en la Esperanto-movado, de kie ili ekiris al sia granda vivaventuro. Bedaŭrinde tiu renkontiĝo jam ne povos okazi. 

Bonvolu trovi tempon por legi pri ilia vivo, ilia laborego ekzemple en la romano de Roman Dobrzyński, kiun vi povas aŭskulti en la sonversio, kiun Varsovia Vento aranĝis kaj disponigas honore al la patro kaj patrino de Bona Espero. 

Lasi mesaĝon vi povas en la Panteono de edukado.net apud la tre modesta sinprezento de Giuseppe mem.

Ripozu en paco, kara Giuseppe. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Foto el la artikolo Ester Schor https://paw.princeton.edu/article/language-idealists

Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2023 Al la listo Komenciĝis la retaj KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.