Novaĵoj

Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2023

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-22 16:38:47

Inter la 3a kaj la 18a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1.  

La aliĝintoj dum la printempo povis partopreni laŭbezone preparkursojn (entute 12 okazojn), kiuj temis pri la enhavo kaj taskoj de la ekzamenoj kaj ankaŭ pri la teknikaĵoj. Multaj uzis la helpon de la geonkloj de Ekparolu!, kiuj havis specialan preparon por bone gvidi la kandidatojn.   

La grupaj sesioj okazis sabate kaj dimanĉe, en tri sinsekvaj semajnfinoj, kaj la individuaj parolintervjuoj (kie la ekzamenantoj unuope parolis kun ĉiu kandidato dum 20-25 minutoj) estis plej ofte vendrede kaj lunde.  Al la ekzamenoj aliĝis entute 82 personoj el 22 landoj. El inter ili nuligis sian partoprenon antaŭ la ekzameno 19 kandidatoj. El la ekzameniĝintaj 63 kandidatoj fine sukcesis 56. Ili loĝas en 19 landoj dise en la mondo.   

Speciala atingaĵo de la sesio estas, ke plej multe da sukcesintoj venas el Aŭstralio, el la lando kie ĝis ĉi tiu jaro ni apenaŭ havis KER-kandidatojn. Dum la januara kursaro okazis la granda ŝanĝo. La estraranoj de la landa asocio decidis mem trapasi la KER-ekzamenojn esperante ke ilia bona ekzemplo estos modelo por la aliaj membroj. Por plia stimulado la landa asocio proponis por la sukcesintoj ankaŭ financan subtenon. Gratulojn al Aŭstralio, al  la plej diligenta lando de tiu ĉi reta sesio!   

Sponsoroj: Menciendas, ke ankaŭ la landaj asocioj de Usono, Britio kaj Slovenio pagos por sialandaj sukcesintoj la atestilojn kaj ilian sendadon al la kandidatoj. La franca asocio subvencias la kandidatojn de pli altaj niveloj per transpreno de la duono de la ekzamenkotizoj. Ankaŭ edukado.net disponigis monan helpon por siaj geonkloj aŭ genevoj, kaj lastatempe ankaŭ TEJO decidis pri subteno de siaj membroj. La revuo MONATO - same kiel pasintjare - ankaŭ en 2023 donacos tutjaran abonon al la bita versio de la revuo por tiuj, kiuj ŝatus regule legi en Esperanto. (Hmmm, ĉu eblas, ke kelkaj kandidatoj por tiu donaco decidis ankaŭ ĉi-jare ekzameniĝi?)  

Katalin Kovats, la organizinto kaj gvidinto de la ekzamenoj, dankas siajn kunlaborintojn kaj helpintojn, sen kiuj la sesio ne povintus okazi. 

Speciala dankon iru 

  • al Palma Csiszar (HU) pro la helpo en la pretigo de la testserioj, ekzamenado kaj rapida korektado, en kio helpis ŝin Marta Kovacs (HU);
  • al Judith Meyer (DE), la programisto de la tutnova ekzamena retejo de edukado.net
  • al ESF pro la granda financa helpo por la konstruo de la reta ekzamenejo kaj pro la  Zoom-konto; 
  • al Sylvain Lelarge (NL) pro la testado, deĵorado kaj familia subteno dum la ekzamenado;
  • al la helpintoj, deĵorintoj kiuj dum longaj horoj helpis ankaŭ individue la kandidatojn pri teknikaj paŝoj: Nitta Takamichi (JP), Tran Hoan (VT), Park Haesim Tamara (KR), Marija Belošević (HR), Aranka Laszlo (RS);
  • al Adjévi Adjé (TG) kiu prizorgis la fakturojn flanke de UEA  kaj 
  • al Anthony Bodineau (GB) pro la teknika helpo per la Proctor-programo, kies administranto li estas.  

La lasta kandidato trapasis siajn testojn la 21an de junio, kaj en la sama tago jam ĉiu ekzameniĝinto ricevis resumon pri sia rezulto, kaj la sukcesintoj la preseblan PDF-atestilon pri sia ekzameniĝo. 

La produktado de la libroformaj atestiloj okazos en la sekvaj tagoj. Multaj povos transpreni la dokumenton la 4an de aŭgusto en la festa malfermo de la dumkongresa ekzamensesio, al kiu eblas ankoraŭ aliĝi.  

Raportis Katalin Kovats, estro de la KER-Ekzamena Centro 

Bonvenon en Torino! Al la listo Forpasis Giuseppe Grattapaglia

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.