Novaĵoj

Escepta sesio en UAM, Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-19 16:11:34

La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio. La  kvar specialiĝoj : esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj...

Legi pli...

Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-09 17:42:30

La 8-an de februaro 2017, meze de la tutsemajna studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado okazis tuttaga simpozio kun la temo: " Lernanto en la lingvolerna procezo ".  La aranĝon organizis Prof. Ilona Koutny kaj partoprenis ĝin la studentoj de la du kursaroj, ties prelegantoj kaj ankaŭ kelkaj, nur por tiu tago alvenintaj, gastoj. La tuttagan programon malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. La 14 prezentaĵojn de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono) kun intereso...

Legi pli...

Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-27 12:31:05

Kun tre peza koro mi devas dividi kun vi malfeliĉigan novaĵon. Ĉi-nokte, tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la  edzo de Ilona Koutny.  Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznan certe estos markita de tiu malfeliĉa evento.  Zbyszek nun eniris en la Panteono n. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn...

Legi pli...

Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-11 19:54:33

La 4an de februaro komenciĝos la lasta semestro por la studentoj de la nuna kursaro de   Interlingvistikaj Studoj  en Poznan. La ĝis nun plej multnombra grupo de 17 personoj sesan fojon vojaĝos al la pola urbo por kunesti dum unu semajno kaj spertiĝi dum la kursoj kaj prelegoj de konataj profesoroj.  La kursanoj: 5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio pli kaj pli proksimiĝas al la finaj ekzamenoj kaj akiro de diplomoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.  La nuna...

Legi pli...

Lecionoj, lecionoj, lecionoj... 2a raporto

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-08 19:31:10

Kiel en nia novaĵletero ni jam raportis , Heidi Goes denove agadis en Orienta Timoro.  La 22an de decembro Heidi revenis al Eŭropo kaj sendis al nia la daŭrigon de sia raporto. Bonvolu legi kaj sekvi la ligojn.  En la ne-registara organizaĵo Unite Develop Serves mi instruis fine al tri grupoj: pliajn du fojojn al la infana grupo, kaj du fojojn al du pliaj grupoj da junuloj. Tio kaŭzis ke du fojojn mi havis kvin lecionojn en unu tago, kaj tio...

Legi pli...

1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.