Novaĵoj

Lecionoj, lecionoj, lecionoj... 2a raporto

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-08 19:31:10

Kiel en nia novaĵletero ni jam raportis, Heidi Goes denove agadis en Orienta Timoro. 

La 22an de decembro Heidi revenis al Eŭropo kaj sendis al nia la daŭrigon de sia raporto. Bonvolu legi kaj sekvi la ligojn. 

En la ne-registara organizaĵo Unite Develop Serves mi instruis fine al tri grupoj: pliajn du fojojn al la infana grupo, kaj du fojojn al du pliaj grupoj da junuloj. Tio kaŭzis ke du fojojn mi havis kvin lecionojn en unu tago, kaj tio verŝajne estas la maksimumo kiu eblis. Mi lasis flagon kaj kelkajn librojn por tiuj, kiuj volas memstare daŭrigi la lernadon. Ankaŭ en la kvartalo Ailok Laran mi daŭrigis la instruadon: la lastajn lecionojn mi uzis por instrui du kantojn de JoMo, kaj en la tago antaŭ mia foriro mi filmis ilin, kantante kaj dancante laŭ ‚Ĉu vi volas danci‘ kaj‚ Lernu nun‘.

Kompreneble mi daŭrigis la instruadon al la grupo en la universitato, kaj kiel antaŭvidite, ekinstruis lunde la 12-an de decembro al dua grupo. Tie venis entute 10 personoj, sed nur 4 daŭrigis ĝis la fino. Tiu fino estis ekzameno en vendredo por ambaŭ grupoj. Sekvatage mi povis disdoni atestilojn al 15 personoj kiuj estis partoprenintaj la ekzamenon. Tiuj kiuj ne sukcesis en la ekzameno ricevis atestilon pri ĉeesto de la kurso. Ili ĉiuj povis elekti plurajn Esperanto-librojn. Post tiu disdonado ni iris al apuda parko, kie ni kantis la himnon, spektis magiajn trukojn de unu el la lernantoj, aŭskultis poemon laŭtlegitan de alia lernanto kaj manĝis kaj trinkis okaze de la fino de la kurso kaj de Zamenhoftago. Venis ankaŭ du ĵurnalistoj, kiuj aparte intervjuis kelkajn ĉeestantojn, kaj antaŭ mia foriro jam unu artikolo aperis (en la gazeto “Timoroman”). Staketo da revuoj estis disdonita.

Kelkaj pliaj informeroj: la klubo nun havas du biblioteketojn en la hejmoj de du estraranoj. Ni farigis stampilon kaj mi stampis la librojn de la klubo per ĝi. Teofilo kaj mi ankaŭ laboris pri la vortara parto de la ŝlosilo (tetuna-Esperanto), kiun ni esperas en ne tro fora estonteco eldoni.

Por fini mi volas sciigi ke mi certas ke la ĵusa instruperiodo fortigis la movadeton en Orienta Timoro. Kaj ni ĉiuj esperas, ke almenaŭ kelkaj orienttimoranoj povos iri al la Universala Kongreso en Portugalio en 2018.

Lastmomenta aldono: KAEM ĵus sciigis pri sia decido subvencii la lerno-materialon uzitan en Orienta Timoro. Koran dankon!

Detalajn, tagajn raportojn eblas legi ĉe https://sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/instruvojaghoj/tria.

Samloke vi trovos ligojn al fotoj kaj filmoj. 

Redaktora aldono: Gratulojn al Heidi pro ŝia grava agado en Orienta Timoro. 

Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon Al la listo Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.