Novaĵoj

Varma vintra sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-02-12 01:09:51

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano. Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando). Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo. La multkultura...

Legi pli...

Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-01-12 14:49:38

          Sumoo estas japana tradicia lukto. Hori Jasuo jam de jaroj organizas lego-sumoojn, kiuj fariĝas pli kaj pli popularaj. Nun, en januaro 2018, inter la 14a kaj 28a okazas la 50a rondo. Ni esprimu nian dankon al Hori Jasuo kaj kleriĝu, aliĝante amase al la legokonkurado.  Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro...

Legi pli...

Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro

Kategorio: Movado; Dato: 2017-12-07 19:20:58

En Pollando estas la kutimo ke la tuta popolo en certa preciza tago legas la saman tekston. Tio donas ian komunan senton, kiu estas pozitiva afero.  Tiu kutimo koncernas la tutan polan popolon. Kial ni ne faru la samon en la tuta Movado? En nia Movado estas jam diversaj kutimoj kaj agadoj por sugesti, rekomendi legadon al niaj membroj. La Esperanto-Sumoo, kiun ILEI aŭspicias, lanĉita de nia japana kolego...

Legi pli...

Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-11-27 14:41:44

Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang en Ĉinio serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton. La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar eksterlandajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperanto-kurson kiel la nedevigan programeron por interesiĝantaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kiu sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli semajnon...

Legi pli...

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2017-09-28 11:25:55

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro. La esplor-kampoj estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj...

Legi pli...

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.