Novaĵoj

Renkontiĝo de kulturoj dum la interlingvistika sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-25 13:43:47

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio). Post plenumo de ekzamenoj sekvis 4 kursoj: la duan semestron de interlingvistiko gvidis – kiel kutime – Vera Barandovska - Frank , kontribuis al ĝi Ida Stria (eksstudentino de IS kiu doktoriĝis pri interlingvistika temo en 2016). Ŝi prelegis pri literaturaj kaj interretaj hobiaj lingvoj. ...

Legi pli...

Esperanto-semajno en Leeuwarden

Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-04 00:47:28

Leeuwarden estas la ĉefurbo de Frislando, norda provinco de Nederlando. Tiu urbo estas en 2018 la kultura ĉefurbo de Eŭropo.  Kadre de tio en la urbo okazis plurcent aranĝoj, vizitis ĝin plurdekmil homoj. La programoj disvolviĝis en pluraj lokoj de la urbo, en institucioj jam pli frue ekzistantaj, sed ankaŭ en lokoj konstruitaj por tiu jaro. Unu el tiuj estas MeM, la pavilono de lingvoj, kie ekde marto en ĉiu semajno regis alia lingvo . Tiuj estis kelkfoje grandaj konataj lingvoj, sed ankaŭ malpli konataj lingvoj de foraj landoj aŭ...

Legi pli...

UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-29 19:10:57

Eŭropa Unio estas la plej multlingva el ĉiuj internaciaj organizaĵoj, kun 28 membroŝtatoj, 24 oficialaj lingvoj kaj pli ol 500 milionoj da civitanoj. La multlingveco estas tamen ofte ne plene respektata en la oficiala praktiko de EU, kie ofte superregas la plej grandaj lingvoj kaj precipe la angla lingvo. Nun la Eŭropa Ombusdmano invitis la eŭropan publikon respondi serion de demandoj pri la multlingva politiko de EU. Tio donas nekutiman ŝancon ankaŭ al esperantistoj alporti sian vidpunkton pri lingvaj demandoj. kaj instigi al pli vasta debato en EU pri la kontribuo de Esperanto al...

Legi pli...

Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo

Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-22 23:36:53

Nia redakcio gratulas al Patrick Morando el Italio, kiu ne nur diligente studis kaj trejniĝis por esti instruisto pri Esperanto, sed ankaŭ sukcese elpaŝis por oficiale registrigi sin kiel kompetentan spertulon pri Esperanto.  Patrick trapasis sukcese plurajn nivelojn de la KER-ekzamenoj kaj poste sukcese finis la 100-lecionan retan metodikan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Pri liaj studspertoj vi povas legi intervjuon de IPR en nia Dosierujo . Amasigante ĉiujn siajn atestilojn, dokumentojn, ekzercojn, eseojn, prelegojn kaj raportojn li decidis prezenti...

Legi pli...

Duolingo ekhavis trian lingvon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-17 14:09:49

La tutan artikolon vi povas legi en la paĝo de Libera Folio klakante al la bildo  

Legi pli...

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.