Novaĵoj

Premio La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2024-02-05 22:40:43

Premio La Torre Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre  (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003). En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI. La esplor-kampoj por la konkurso  estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj iloj por...

Legi pli...

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj - retaj sesioj

Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-21 16:58:54

Novaĵoj el Poznano pri la Interlingvistikaj Studoj  La tri sesioj de la kvara semestro (en februaro, marto kaj majo) de la postdiplomaj interlingvistikaj studoj okazis plene rete, kio ebligis inviton de gastprelegantoj. La kurson pri movadhistorio gvidis ĉi-foje Ziko van Dijk (el Nederlando), li koncentriĝis ĉefe pri la rolo de UEA. La partoprenantoj havis la eblon konatiĝi kun Ulrich Lins kaj lia 50-jara “ Danĝera lingvo ”, krome eblis spekti la antaŭan kurson de Aleksander...

Legi pli...

Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-09 19:42:48

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. En la studjaro 2022/23 startis la unuan fojon la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia studentaro enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Ĉu vi volas: • altnivele (C2) scii Esperanton kaj la anglan? • akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj? • superi la problemojn en interkultura komunikado? • studi internacian lingvopolitikon? •...

Legi pli...

Forpasis Marcel Leereveld en Aŭstralio

Kategorio: Movado; Dato: 2023-03-22 00:03:33

Ni informas vin pri la bedaŭrinda forpaso de veterana nederlanddevena aŭstralia esperantisto  Marcel Leereveld (1917-2023) kiu lernis Esperanton antaŭ 90 jaroj, havis la okazon renkonti persone ankaŭ Lidia Zamenhof. Li estis fervora Esperanto-instruisto, kiu jam en la kvindekaj jaroj atingis, ke Esperanto estu lerneja studobjekto agnoskata tutlande en Tasmanio. Marcel instruis ne nur en kursoj, per siaj libro kaj artikoloj, sed kontribuis  ĝis la lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ al la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ. ...

Legi pli...

Startis la magistra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2022-12-07 15:45:10

  En novembro 2022 startis la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando.  En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (vidu la informojn en la angla aŭ en Esperanto ) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto) kaj interkultura komunikado (en Esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).    La pioniraj studentoj (el Ĉinio) alvenis antaŭ du semajnoj en Poznano. Surloke helpas al ili polaj studentoj. ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.