Novaĵoj

Saluto al la instruistoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34

  Okaze de la Monda Tago de Instruistoj per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj.   Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn, ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn. Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon  por la instruado...

Legi pli...

Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23

                    Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo.  Espereble la vera situacio estas multe pli bona. Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes...

Legi pli...

RISKO: du venkintoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-01 10:38:18

Septembro 2015 estis bela kaj aktiva monato en la RISKO-ludo.  En tiu ĉi monato ludis 150 personoj, aliĝis 9 novaj. En la lud- kaj demandonombroj ni preskaŭ atingis la maksimumon de la jaro. La statistika paĝo montras interesajn datumojn.   La ludon venkis niaj du bravuloj, Nicole kaj Valentin kun egala nombro de poentoj. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Premion rajtas elekti...

Legi pli...

Riĉa septembra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-30 14:27:20

  Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones . La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.  Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra...

Legi pli...

Fine de nia skajpa lingvofestivalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-26 15:34:28

  Kun sukceso okazis la 26an kaj la 28an de septembro sep skajpaj prelegoj pri lingvoj, organizataj de Katalin Kováts, www.edukado.net. La lecionojn pri la itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj okcitana lingvoj partoprenis entute 35 diversaj personoj. Niaj prelegantoj, Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xuequin Shi (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Mireille Grosjean kaj Christophe Chazarein preparis kaj gvidis siajn programojn tre bone. Ni, la kursanoj, lernis pri ĉiu lingvo interesajn aferojn.  ...

Legi pli...

1 ... 61 62 63 64 65 66 67 68 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.