Novaĵoj

RISKO: du venkintoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-01 10:38:18

Septembro 2015 estis bela kaj aktiva monato en la RISKO-ludo. 

En tiu ĉi monato ludis 150 personoj, aliĝis 9 novaj.

En la lud- kaj demandonombroj ni preskaŭ atingis la maksimumon de la jaro. La statistika paĝo montras interesajn datumojn.  

La ludon venkis niaj du bravuloj, Nicole kaj Valentin kun egala nombro de poentoj. Korajn gratulojn al ili ambaŭ.

Premion rajtas elekti Valentin, ĉar li lastfoje ricevis donacon antaŭ pli ol unu jaro. Ni atendas informojn pri lia elekto. 

Antaŭ du tagoj ni trapasis jubilean nombron, ĉar estis ĝuste antaŭ 900 tagoj kiam ni lanĉis la ludon. Estas preskaŭ neimageble, ke Nicole el Aŭstralio sukcesis ludi en ĉiu tago de RISKO. Gratulojn al ŝi. 

Ni, la redaktoroj, en la sekvaj monatoj devos aldoni multajn novajn demandojn, por surprizi tiujn, kiuj plej ofte ludas kaj sukcesas, ĉar baldaŭ alvenos la tempo, kiam ili ne plu havus novajn defiojn ĉar la demandoj komencus ripetiĝi. Tion ni volas eviti. Do, ni petas vin kontribui kaj helpi nin en la laboro sendante al ni demandojn. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Andersen

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo Al la listo Riĉa septembra programo en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.