Novaĵoj

Forpasis Carola Antskog

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-09 16:38:48

  Komence de la jaro el Finnlando venis al la redaktejo malĝojiga novaĵo. Post malsano forpasis nia kolegino Carola Antskog. Kune kun la memorteksto de Sylvia Hämäläinen Carola nun eniris nian Panteonon. Nia redaktejo esprimas siajn kondolencojn al la familio, speciale al la gefiloj kaj nepino kaj al la finna movado.  Vi povas skribi pri viaj memoraĵoj kaj esprimi viajn kondolencojn en la PANTEONO .

Legi pli...

Mila riskotago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-06 23:44:14

    La 7an de januaro 2016 estas la 1000a ludtago en RISKO.  Ni havas unu ludanton kiu ekde la lanĉo ĉiun tagon ludis.  Ni kore gratulas kaj dankas Nicole Else el Aŭstralio pro ŝia fideleco.  Ni deziras al ŝi kaj al la aliaj ludantoj multe da sukceso en la sekva tagmilo.  Se vi volas kunfesti bv. kunludi en tiu ĉi tago,  ...

Legi pli...

RISKO-resumo pri 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-01 11:17:51

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2015. Ili estis mezume ĉ. 140 personoj en ĉiu monato kaj ludis 27395 ludojn solvante 71441 demandojn. En 2015 ni ekhavis 95 novajn ludantojn. Estis nur du personoj  vmel  (Valentin Melnikov) kaj  nicolee  (Nicole Else) kiuj ludis ĉiun tagon, nome 365 fojojn riskumis.                  ...

Legi pli...

Interkona laborkunsido de la reprezentantoj de UEA kaj ITK

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-30 11:02:00

La 21an de decembro la reprezentantoj de UEA vizitis la Lingvoekzamenan Centron ITK en Budapeŝto.  Eluzante ke kaj la estonta Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, kaj du membroj de la ekzamenkomisiono de UEA troviĝis pro aliaj kialoj en Budapeŝto, estis organizita oficiala vizito ĉe ITK.  La celo de la renkontiĝo estis reciproka interkonatiĝo, kiu necesis, ĉar ambaŭ instancoj havas aŭ havos novan direktoron. La renkontiĝon ĉeestis flanke de ITK la ĵus ekoficinta nova direktorino de ITK Györgyi Antoni kaj la antaŭa vicdirektoro, ekde oktobro respondeculo pri minoritataj lingvoj kaj...

Legi pli...

Festaj bondeziroj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-24 09:04:00

    En la nomo de la Fondaĵo Edukado.net kaj de ĉiuj kunlaborantoj mi deziras al vi tre belajn festotagojn kaj sukcesplenan novan jaron.     Katalin Kováts, redaktoro     Sur la foto vi vidas nian pasintjaran kristnaskarbon, kies pecoj estis aĉetitaj fare de 60 samideanoj, kiuj subtenis la paĝaron. Nian ĉi-jaran kampanjon vi trovas ĉi tie .

Legi pli...

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.