Novaĵoj

Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo. 

Espereble la vera situacio estas multe pli bona.

Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes ja Esperanto estas instruata en multaj lokoj en la mondo. 

Ni petas ĉiujn registri siajn kursojn por ke ni havu tutmondan superrigardon pri la instrusituacio. 

Vidi la KURSEJON kaj serĉi en ĝi eblas en la paĝo: http://edukado.net/kursejo

Registrado eblas ĉi tie: http://edukado.net/kursejo?aldoni=1

Se vi iam jam registris kurson, vi povas uzi la malnovan formularon kaj nur aktualigi ĝin. Simple malrulu la butonon en la registropaĝo. 

Statistikaĵoj pri la kursoj:    Lernejaj   - Movadaj

Dankon pro via kunlaboro.  Katalin Kovats, redaktoro 

 

Aparta danko iru al Monika, Ivan, Leandro, Ilona, Stano, Ĵeromo kaj Sandra. 

Saluto al la instruistoj Al la listo RISKO: du venkintoj en septembro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.