Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
241

Pri la homaranismo de L.L.Zamenhof

La tezo traktas pri jenaj temoj: la mondpaco kaj homaranismo; de hilelismo al homaranismo; homaranismo kaj la interna ideo de Esperanto ; ĝisnunaj kritikoj pri homaranismo; nuntempa signifo de homaranismo.

Internacia lingvo kaj religio

MATUMOTO, Kiyosi1953JP - Japanujo2010-12-02 07:36:13
242

Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de Zamenhof

Precipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio.

Historio de Esperanto-Movado

NUKINA, Yositaka1958JP - Japanujo2020-06-20 16:55:56
243

Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo Esperanto

Precipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo"

Interlingvistiko

NUKINA, Yositaka1977JP - Japanujo2011-03-30 20:48:43
244

Esperanto: vivanta lingvo.

La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto.

Esperantologio

WASEDA, Mika1978JP - Japanujo2011-06-28 06:43:11
245

Pri sudmaraj lingvoj

Ne temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto.

Interlingvistiko

ASAI, Erin1984JP - Japanujo2011-07-16 20:43:48
246

Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj Esperanto

La aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BAK, Giuan1991KP - Nord-Koreujo2011-07-28 08:34:58
247

Kompara studo pri vortfarado de Korea Lingvo kaj Esperanto

Citaĵo el al letero de la aŭtoro: "En ĉi tiu tezo ni atentis pri la vortfaradoj de korea lingvo kaj Esperanto. Mi studis pri iliaj karakteroj kaj reciproke malsamaj fenomenoj, per komparado kaj anallizo, kaj klopodis konfirmi la lingvistikajn faktojn kiom produktivaj estas la vortfaradoj de ambaŭ lingvoj. Tie ĉi diakronaj lingvistikaj fenomenoj ne estis menciitaj kaj ankaŭ la ĉindevenaj vortoj uzataj en korea lingvo ne estis traktataj rigardite tiel, ke ili estas en la kategorio de pruntvortoj. Mi estas konvinkita, ke korea lingvo kaj Esperanto havas reciproke similajn morfologiajn strukturojn kaj similajn tipojn de vortfarado, sed Esperanto havas multe pli produktivan vortfaradon. "

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

HO, SONG1987KR - Sud-Koreujo2011-01-24 21:53:46
248

Esperanto kaj gazetaro

Post la enkonduko, la aŭtorino priskribas la Esperanto-Movadon kaj eldonaĵojn dum burĝa kaj soveta periodoj de Litovio. Estas menciataj artikoloj de litovaj esperantistoj en internaciaj Esperanto-periodaĵoj, aparta ĉapitro estas destinita al aktiveco de litovaj esperantistoj en respublika gazetaro.

Internacia lingvo kaj gazetaro

BRUZILAITE, Veronika1970LT - Litovujo2010-10-19 21:26:29
249

La evoluo de ideoj pri planlingvo

Pri la evoluo de la ideo pri artefaritaj lingvoj (internaciaj lingvoj) de la dua jarcento ĝis niaj tagoj. Analizoj pri gesta lingvo, pri pasigrafio, k.a. projektoj de aprioraj kaj aposteriaj artefaritaj lingvoj. Pli detale pri la lingvo Esperanto kaj ĝia aŭtoro L.L. Zamenhof.

Interlingvistiko

BERCE, Liga1975LV - Latvujo2010-10-18 21:07:31
250

Projekto de latva eldono de la Esperanto-revuo "Paco"

Pri la revuo "Paco" ĝenerale kiel organo de MEM. Diferencoj enter la revuoj "Paco" en socialismaj kaj kapitalismaj landoj. Kia devas aspekti la Esperanto -revuo "Paco" eldonata en Latvio. Akcenti: a) la sovetan vivmanieron kaj iniciaton en batalo por la paco; b) respeguli la sukcesojn de kulturo kaj ekonomio.

Internacia lingvo kaj gazetaro

DAINE, Yvete1983LV - Latvujo2010-10-20 14:45:15
1 ... 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.