Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
231 | La propedeŭtika valoro de la internacia lingvo Esperanto por la lernado de la franca lingvoLa disertacio unue detale prezentas la strukturon de la internacia lingvo kaj ĝian travideblan morfologion, poste analizas la svisajn proponojn por propedeŭtika instruado de Esperanto kaj kelkajn tiucelajn eksperimentojn(Ficher 1921; Auckland 1922; Halloran 1951; Williams 1948-1964; Formaggio 1983-1988) Interesa estas la fina bibliografio Instruado/edukado kaj internacia lingvo | CASALI, Prino Chlara | 1993 | IT - Italujo | 2011-08-05 20:15:56 |
232 | Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitojTiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj La movado dividiĝis en kvar periodoj: La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII La 2-a: 1924.IV- 1930.VII La 3-a: 1930.VII- 1932.X La 4-a: 1932.X - 1938.XI En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon. En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj. La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion. La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito. Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro) Historio de Esperanto-Movado | MIYAKE, Eizi | 1986 | JP - Japanujo | 2011-11-06 09:12:34 |
233 | La kondiĉoj de globa publika sfero: teoria ekzameno de la tezoj de Mead kaj Arendt kaj konsiderado kun Esperanto-movadoPor pripensi la tutmondiĝon estas grava la demando, ke kiel kunligiĝas "memo kaj socio". Ĉar tutmondiĝa fenomeno ne nur estas plimultiĝo de kunlaboro internacia aŭ globskala, sed ankaŭ estas likiviĝado de la naci-ŝtataj strukturoj mem. Por pritrakti la interligon de memo kaj socio, mi baziĝis sur la nocio "socia memo" farita de G.H.Mead kaj ankaŭ aplikis la pripensojn de H.Arendt pri publika sfero. Surbaziĝante sur la pensaĵo, mi povis trakti la strukturon de tutmondiĝo kaj ankaŭ serĉi la staton de la globskala publika sfero. En ĉi-studo ne nur aperas makra priskribo de globskala publika sfero, sed ankaŭ provo pritrakti "Globan komunikadon" de pli malgrandaj aktivadoj. Mi pritraktis la komunumon de la planlingvo Esperanto. Kaj mi priserĉis kiel la homoj aŭ la socioj alfronti al la tutmondiĝo kaj kiel fari la novan publikan sferon. Alia | KAWARA, Hiro | 2016 | JP - Japanujo | 2016-02-29 09:45:20 |
234 | Pri klasado de vortospecoj de EsperantoEsperantologio | HIGASIG^IMA, Juko | 2012 | JP - Japanujo | 2016-09-02 03:17:49 |
235 | Repripensi KUROITA Katumi: El vidpunkto de lia rilato al Esperanto-movadoHistorio de Esperanto-Movado | WATANABE, Tsuyoshi | 2012 | JP - Japanujo | 2018-03-15 09:49:55 |
236 | Libereco allasata al ne-denaskuloj : studo pri la Esperanta "landnoma problemo"La aŭtoro argumentas, ke la "landnoma problemo" de Esperanto, ofte rigardata kiel "konfuzo" fare de la esperantistoj mem, estas fakte provo de kreado de la lingva normo sen la tradicio de denaskula komunumo kaj povas esti ekzemplodona por la internacia komunikado ekzemple pere de la angla katenita de la tradicio de denaskaj parolantoj. Interlingvistiko | USUI, Hiroyuki | 2001 | JP - Japanujo | 2021-05-10 06:01:14 |
237 | Teoria konsidero pri lingvaj rajtojEn la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado. Alia | FUKUCHI, Toshio | 1999 | JP - Japanujo | 2021-05-13 13:14:05 |
238 | Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝoLa aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KITAGAWA, Hisasi | 2000 | JP - Japanujo | 2021-05-13 21:05:35 |
239 | Studo pri la tajvana Esperanto-movado sub la regado de JapanioHistorio de Esperanto-Movado | LI, Bichhin | 2016 | JP - Japanujo | 2021-05-10 07:13:49 |
240 | Historio de la ĉina Esperanto-movadone indikita Historio de Esperanto-Movado | MATSUDA, Haruhi | 1978 | JP - Japanujo | 2011-02-06 13:47:40 |