Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
1

La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvoj

La unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3

Interlingvistiko

PARKIN, Gaile1983ZA - Sud-Afriko2011-04-26 21:37:46
2

"Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvoj

Verŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco.

Esperantologio

ĜORĜEVIC, Slobodanka1986YU - Jugoslavio2010-10-30 19:55:10
3

Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁT

Prezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo

Alia

SZABÓ, Anna1980YU - Jugoslavio2011-02-12 10:47:31
4

Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologioj

En la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

IONESOV, Anatolo1981UZ - Uzbekujo2010-11-07 20:45:02
5

Esplorado de la redundanco en Esperanto

La informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo.

Esperantologio

KLIMENKO, Sergej1979UZ - Uzbekujo2010-11-09 08:58:55
6

Serĉado de internacia helplingvo

Alia

SIEGEL , EDZ. ERICSON, Laura1988US - Usono2011-11-21 06:52:27
7

Studo pri la socia psikologio de la difuzo de Esperanto kun speciala aludo al anglalingvanoj

La tezo traktas unuavice la temon, kial oni lernis Esperanton. Alvenis 750 demandiloj. Inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacaferoj, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojagho en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3 % (Enciklopedio p. 301)

Internacia lingvo kaj socipolitiko

TANQUIST, Reuben Algot1927US - Usono2011-04-06 20:42:42
8

La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo

"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo)

Esperanta literaturo

HAGLER, Margaret Grace1971US - Usono2010-10-27 14:01:20
9

Komparo studo de Esperanto laŭ la moderna germana lingvo

Komparas vortaron, morfologion, vortformadon kaj gramatikon de la du lingvoj. 4% el la vortoj estas germandevenaj, sed 18% rekoneblas far edukita germano( pro germanaj pruntoj el latinidaj lingvoj) Asertas germanlingvan influon ĉe Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MCQUOWN, Norman1936US - Usono2010-12-08 19:33:19
10

Gvidilo pri Esperanto-studprogramoj por elementaj lernejoj

Enhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko al Esperanto. b) La lernoĉambro. c) La familio. d) La hejmo. e) Horo kaj kalendaro. f) Leterskribado. g) Manĝoj. h) Scienco. i) Transportado. j) Urbo, lando, mondo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

PARSONS, Lavina M.1963US - Usono2011-04-30 21:11:30
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.