Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
141 | Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por NiĝerianojLa diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko). La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo. Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso. La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno. Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili. La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FARAKUOYE, Helga | 1994 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:16:07 |
142 | Strukturo de la nuntempa Esperanto-turismoLa laboraĵo prezentas la strukturon de la nuntempa E-turismo kaj prezentas la rezultojn de la enketo farita en la somero de 2012 pri vojaĝutimoj de Esperantistoj. Alia | SZILVA, Szabolcs | 2013 | HU - Hungarujo | 2014-10-12 20:50:42 |
143 | Lingvoprojektoj, planlingvoj, artefaritaj lingvoj, kun speciala atento al koncernaĵoj de Esperanto en HungarujoLa verko mallonge revuas Ideojn pri ideala lingvo kaj oportuna transnacia lingvo aperadis tra la historio, la motivojn krei lingvoprojektojn, historion de dulingvoco kaj plurlingvo en la mondo. Prezentas tipologion de planlingvoj. Aparta ĉapitro prezentas lingvopprojektojn kreitajn en Hungarujo. Ĝi skizas la historion de Esperanto en la mondo kaj speciale en Hungarujo, tuŝas rolon de la gazetaro, kursoj, instruado, kongresoj, prezentas la lingvan situacion de Eŭropa Unio. Interlingvistiko | LAKATOS, Lívia | 2004 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 06:43:41 |
144 | Analizado de la periodaĵo IPR kaj indeksoj de ĝiaj jarkolektoj 1-25 (1970-1995). (Propra titolo)Internacia lingvo kaj bibliotekoj | HORVÁTH, Gabriella | 1996 | HU - Hungarujo | 2010-12-28 15:24:39 |
145 | Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FELLEGI, Terézia | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-23 19:49:04 |
146 | D-RO ISTVÁN SZERDAHELYI 1924-19871. Mallonga biografio 2. Agado de I. Szerdahelyi 2.1. en la movado 2. Universitata E-fako 3. de kiel lingvisto (interlingvistiko) 4. de kiel pedagogo 5. lerbolibroj. 3. Heredakxo 5. Aldonaĵoj Interlingvistiko | TÖTTÖSNÉ GADOS, Zsuzsa | 1998 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 18:30:35 |
147 | Esperanto-biblioteko. - Prezento de Esperanto-kolektaĵo de Károly [Karlo] FAJSZI-Historio, sato, valoro, futuro de la Fajszi-kolektaĵo Internacia lingvo kaj bibliotekoj | BARCSAY, Zsuzsa | 1997 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 17:03:46 |
148 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |
149 | La naturalisma skolo en interlingvistikoLoko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto Interlingvistiko | VARGA-HASZONITS, Zsuzsa | 1982 | HU - Hungarujo | 2010-10-27 08:38:17 |
150 | La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WACHA/VAHA, Balázs/Blazio | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-28 05:44:30 |