Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
101 | Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de EsperantoRecenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:21:16 |
102 | Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperantoDetala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:41:33 |
103 | La instruado de Esperanto.Unua parto: Pravigo de Esperanto en la lerneja instruprogramo Diskuto pri la socia kaj eduka avantaĝoj de Esperanto Kial scio de Esperanto verŝajne plibonigas la konon de lernejano en lingvoakiro ĝenerale Dua parto: Mallonga superrigardo de diversaj manieroj instrui fremdajn lingvojn, kun aparta referenco al Esperanto Preparo de instruprogramo (silabuso) Instrumetodoj kaj kelkaj sugestoj por produkti instruhelpilojn Instruado/edukado kaj internacia lingvo | IBBOPSON, John | 1990 | GB - Britujo | 2011-12-05 07:13:58 |
104 | Esploro pri la uzo de Esperanto kiel interlingvo en projekto de perkomputila tradukado.La problemoj de perkomputila tradukado estas diskutataj kaj estas motivita la propono uzi Esperanton kiel interlingvon en sistemo de perkomputila tradukado. Estas priskribitaj kaj la aliro de komputila lingvistiko kaj tiu de artefarita inteligento al perkomputila tradukado. Estas priskribita kaj analizita la strukturo de Esperanto en formo taŭga por komputado. La reguleco de Esperanto nature kondukas al evoluigado de strukturita vortaro. Por modeli la Esperantan gramatikon estas skribita kaj uzita parsalgoritmo. Estis provizitaj iloj por generi anglan elementon de Esperanta sintaksa arbo, proceso kiu enhavas manipuladojn kiel ekzemple ŝanĝon de vortordo aŭ de kazo. Fine kelkaj konkludoj estas faritaj surbaze de la rezultoj kaj aro da plibonigoj, aldonoj kaj evoluoj estas proponitaj. /traduko de la anglalingva resumo de la aŭtoro/ Informadiko kaj Esperanto | BEN-AVI, Stephen | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-18 20:45:42 |
105 | Ĝis revido: Prilaborado de porkomencanta vidbendkurso en la internacia lingvo EsperantoLa disertaĵo prezentas la tekston de proponata ok-leciona porkomencanta vidbendkurso. Kompaktdisko enhavas la plenan tekston (en Esperanto) kun filmita specimena leciono. La ĉapitroj de la disertaĵo esploras i.a. la rolon de vidbendo-materialo en la klasĉambro kaj kiamaniere ĝin ekspluati. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |
106 | Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo. Informadiko kaj Esperanto | FANTOM, Ian | 1985 | GB - Britujo | 2010-10-23 21:49:56 |
107 | Sociologia studo de la Esperanto-MovadoMankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FORSTER, Peter G. | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-25 21:16:30 |
108 | Rakonto de 2 Ligoj: Esperanto kaj la Ligo de Nacioj 1914-1922Historio de Esperanto-Movado | SURMON, Tyron | 2020 | GB - Britujo | 2020-03-19 16:19:12 |
109 | La Esperanto-movado: ekzemplo de kolektiva lingva higienado por pli justa ordo komunikaLa aŭtorino analizas la Esperanto-movadon kiel specon de agadoj por "Verbal Hygiene" (lingvo-higienado), koncepto proponata de la brita socilingvistino Deborah Cameron, Internacia lingvo kaj socipolitiko | YOSHIDA, Naoko | 1997 | GB - Britujo | 2021-05-10 06:56:56 |
110 | Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-ParolantojSurbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas? Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo. Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj. Esperantologio Historio de Esperanto-Movado Interlingvistiko Internacia lingvo kaj socipolitiko | FIANS, Guilherme | 2019 | GB - Britujo | 2022-09-28 08:34:30 |