Novaĵoj

Edukado.net fariĝos 15-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-22 00:31:51

Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara.  La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron. En nia  Filmejo  vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj. Vian membrecon bonvolu konfirmi per ensaluto . Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj...

Legi pli...

Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-18 09:33:42

                  Ni informas vin ke niaj kolegoj, la geonkloj de la projekto EKPAROLU! , jam okazigis 150 parolsesiojn.   Nun la laboro disvolviĝas en eksperimenta fazo, sed la programistoj jam konstruas la definitivan programon kaj verŝajne jam en decembro ni povos varbi kaj labori grandskale. ...

Legi pli...

Sukcesa KER-sesio dum la 8a Azia Kongreso en Ĉinio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-06 10:57:14

Ni informas vin ke la 5an de novembro okazis la antaŭlasta KER-sesio de la jaro 2016.  La ekzamenon organizis  Katalin Kovats de edukado.net en Ĉinio, en la urbo Quanzhou kadre de la 8a Azia Kongreso de Esperanto. La loka ĉeforganizanto estis profesorino Xiaofeng Gong (Arko), kunekzamenanto estis d-ino Ilona Koutny kaj helpis Zhao Venki.  Al la sesio aliĝis 23 kandidatoj (21 ĉinoj, 1 iranano kaj 1 filipinano). Fine nur 21 trapasis la skriban ekzamenon, laŭ la nivelo C1  8 kandidatoj, 3 kandidatoj je nivelo B2 kaj 10 je B1. Se tiuj...

Legi pli...

TAP-staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-04 20:55:49

Inter la 24a kaj 28a de oktobro 2016, Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis metodikan seminarion en la Esperanto-Centro KVINPETALO, meze de Francio. La gastigantoj estis Claude Nourmont, Brian Moon kaj Bernard Lagrange. La seminario celis specialan grupon de francoj, kiujn ni dum la semajno nomis TAP-uloj. En Francio, por malpezigi la lernejajn ŝanĝojn de la infanoj, oni enkondukis eksterprogramajn okupojn por ili, semajne kelkajn horojn, dum kiuj la infanoj partoprenas lecionojn, gvidatajn de volontuloj. La TAP/NAP-agadoj disvolviĝas en elementaj lernejoj, sed organizas ilin respondeculoj ĉe la urbestrejoj. La...

Legi pli...

Brilanto daŭre brilas en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-01 16:39:52

En la oktobra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto   brilanto -   Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 8a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi  Jeromo  (Jérôme Caré el Francio). Ni atendas lian elekton.   En oktobro ludis 103 personoj, inter ili 6 novaj ludantoj. Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj: Mike59   - ...

Legi pli...

1 ... 30 31 32 33 34 35 36 37 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.