Novaĵoj

Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-18 09:33:42

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ni informas vin ke niaj kolegoj, la geonkloj de la projekto EKPAROLU!, jam okazigis 150 parolsesiojn.  

Nun la laboro disvolviĝas en eksperimenta fazo, sed la programistoj jam konstruas la definitivan programon kaj verŝajne jam en decembro ni povos varbi kaj labori grandskale.

Se vi trovas la projekton subtenenda, bonvolu kontribui . Dankon al la ĝisnunaj sponsoroj.

La sekvaj ligoj donas al vi diversajn informojn: pri la projekto kaj pri la sciindaĵoj por la genevoj .

Vi povas ankaŭ amuziĝi por vidi kiel la sesioj ne okazu:

 

Modela trejnado kun filmitaj dialogoj

Prezentmaterialo kun klarigoj:  en la Dokumentujo

Dialogo nr. 1

Dialogo nr. 2

Dialogo nr. 3

Dialogo nr. 4

 

Se vi deziras fariĝi onklo aŭ onklino aŭ konas komencintojn, kiuj bezonas trejnadon pri parolado, bonvolu kontakti nin. 

Edukado.net fariĝos 15-jara Al la listo Lastaj horoj por sponsori la projekton AMIKUMU!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.