Novaĵoj

TAP-staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-04 20:55:49

Inter la 24a kaj 28a de oktobro 2016, Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis metodikan seminarion en la Esperanto-Centro KVINPETALO, meze de Francio. La gastigantoj estis Claude Nourmont, Brian Moon kaj Bernard Lagrange.

La seminario celis specialan grupon de francoj, kiujn ni dum la semajno nomis TAP-uloj. En Francio, por malpezigi la lernejajn ŝanĝojn de la infanoj, oni enkondukis eksterprogramajn okupojn por ili, semajne kelkajn horojn, dum kiuj la infanoj partoprenas lecionojn, gvidatajn de volontuloj. La TAP/NAP-agadoj disvolviĝas en elementaj lernejoj, sed organizas ilin respondeculoj ĉe la urbestrejoj. La ĉefa principo  estas: ne per lernado okupi la infanojn, sed ludigi ilin, okazigi plejparte fizikajn aktivaĵojn. 

Pluraj esperantistoj tamen kaptas la okazon en Francio kaj enŝteliĝas en la programon, proponante al la respondeculoj aktivaĵojn, kadre de kiuj la infanoj tamen ludas en kaj per Esperanto, kantas, kaj eĉ se oni ne rekte instruas, lasas spurojn pri Esperanto. Kiel kaj kion fari? Kiel prezenti tiajn programojn, kiel plenigi ilin, ludige kaj amuze, tamen verde?

 

Esperanto France (UFE) kun la financa subteno de Klubo 2000, kadre de La jaro de lernanto opiniis grave dediĉi atenton kaj monon por  organizado de seminario por ke la agantoj pli efike povu ekspluati la inform- kaj edukeblojn de tiuj programoj.

En Kvinpetalo kunvenis 17 esperantistoj, parte tiuj, kiuj jam sukcesis disvolvi kelkajn tiajn agadojn en sia regiono, personoj, kiuj ĝuste nun komencas, kaj aliaj, kiuj planas kaj pretas TAP-umi.

Krom la iom longaj kaj bongustaj tagmanĝoj ni laboris dum la tuta tago, kaj plej ofte ankaŭ inter la 22a kaj 23a horoj estis iu prelego.  La seminarisemajno estis plena je interŝanĝoj, kaj multaj el ni admiris (kaj kompreneble provis) la belegajn materialojn, kiujn kelkaj el la partoprenantoj produktis kaj kunportis. Pluraj el la iloj kaj materialoj eniros ankaŭ en edukado.net, do, ni ĉiuj povos profiti el ili.

La kursanoj lernis kantojn, ludojn, informiĝis pri lerniloj, ekkonis la retejon edukado.net kaj ties eblojn kaj lertiĝis ankaŭ pri Esperanto, pri taksado de niveloj pere de memtaksiko. En rolludo ni simulis renkontiĝon kaj debatojn inter niaj aktivuloj kaj lernejestro, instruistoj kaj gepatroj, kaj ni dediĉis tempon ankaŭ al ĝeneralaj metodikaj temoj. Niaj vesperaj frandaĵoj estis ekzemple prelegoj pri la historie grava agado de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu kaj kompreneble la staĝanoj ne povis ne ekkoni nian novan projekton Ekparolu! 

Postkurse kreiĝis en edukado.net speciala sekcio por la TAP-uloj, kaj ni volonte akceptas ankaŭ aliajn francojn, kiuj agadas jam aŭ planas agadi tiukampe. 

Pro la granda sukceso de la staĝsemajno la organizantoj jam petis duan semajnon, daŭrigon de la laboro, kaj estas decidite ke Katalin reiros al Kvinpetalo por enprofundiga TAP-seminario inter la 10a kaj 14a de aprilo 2017.

Interesiĝantoj pri la staĝo kaj TAP-agado bv. kontakti la redaktoron. 

Pliaj fotoj pri la seminario troveblas en nia albumo. 

Sukcesa KER-sesio dum la 8a Azia Kongreso en Ĉinio Al la listo Brilanto daŭre brilas en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.