Novaĵoj

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 09:50:22

                            Ni atentigas vin pri interesa artikolo, aperinta en Ondo / la 28an de marto 1012. Sub la artikolo disvolviĝas interesa diskuto, eblas partopreni. 

Legi pli...

Nova lernolibro por tajvanaj lernantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-04 15:57:31

Okaze de la kampanjo 125 en Tajvano aperas nova lernolibro por studi Esperanton. Ĝi estas traduko de la populara libro verkita de Stano Marček. Oni en Tajvano antaŭe uzis la ĉinan version de la sama libro, sed ĉar en Tajvano la skribo estas ne tute sama kiel la ĉina kiu uzas simpligitajn ideogramojn kauzis al multaj malfacilaĵojn legi la ĉinan version. Tajvanaj esperantistoj decidis traduki la lernilon al tradicia ĉina lingvo. Tiun tradukon faris S-ino Ingrid Chuang, kiu delonge instruas Esperanton ofte kune kun Reza Kheirkhah en diversaj lernejoj....

Legi pli...

Fine aperis PIV en la reto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 23:12:30

                    Ekde nun vi povas serĉi vortojn en la reta versio de PIV. Necesas nur registriĝi, sed la servo estas senpaga.   Pri la projekto kaj laboro legu la artikolon en Libera Folio.  Vidu kaj ekuzu  http://vortaro.net/ ...

Legi pli...

Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 17:40:20

  PROPEDEŬTIKA ROLO DE ESPERANTO EN GALIVO estas la ĉeftemo de la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-Kongreso en Irlanda urbo Galway (Galivo). Kvankam la oficiala ĉeftemo estas “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli”, la organizantoj atentis ke la partoprenantoj povu unualoke ekscii ĉion gravan pri la propedeŭtika rolo de Esperanto. Tial rekte pri la temo parolos spertuloj kiuj agis kaj praktike kaj science pri Esperanto-instruado cele al pli efika posta lernado de aliaj fremdlingvoj. Vi povos aŭskulti prelegojn de Zlatko Tišljar pri la eksperimento efektivigita en...

Legi pli...

Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-17 11:03:07

Bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio kaj Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, laŭ la EU-reguloj Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo ( Mazara del Vallo, Sicilio ) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo. CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj...

Legi pli...

1 ... 46 47 48 49 50 51 52 53 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.