Novaĵoj

Trilanda konferenco de instruistoj en la ĉeĥa Břeclav

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-05 21:33:58

En la tagoj de la 27-a ĝis la 30-a de septembro 2012 okazis en la ĉeĥa ĉelima vin-urbeto Břeclav la trilanda konferenco sub la devizo Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj najbaroj. Partoprenis ĝin krom aŭstroj, ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ poloj, braziloj, germanoj kaj hungaroj, entute 98 esperantistoj. La solenan inaŭguron partoprenis ankaŭ la urbestro, kiu salutis la ĉeestantojn kaj prezentis al ili la gasturbon, kiu bonvenigis la konferencanojn ankaŭ per esperantlinga salutvorto sur la urbaj retpaĝoj. Antaŭ la vespera programo estis tralegitaj la salutvortoj de UEA- kaj ILEI- prezidantoj. Stefan MacGill, la ILEI-prezidanto, pere de...

Legi pli...

Herzberg dum la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-01 07:40:44

-- Interkultura Centro Herzberg aliĝis al la alvoko por agi, festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj. EN LA ESPERANTO-CENTRO ni organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj, lingva demokratio kaj prelegon de Peter Zilvar pri minoritataj lingvoj la 26an de septembro en la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La evento aperis ankaŭ sur la koncerna oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo en la evento-kalendaro. http://edl.ecml.at/tabid/1772/EventID/6498/Default.aspx En la speciala klubkunveno partoprenis klubanoj kaj gastoj devenantaj el eŭropaj kaj...

Legi pli...

Se septembro, tiam Poznanen!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-26 12:50:28

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano, tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28-a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua jaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo). Kiel kutime okazis 4 kursoj: pri interlingvistiko prelegis Vera Barandovska (al kiu la grupo gratulis pro ŝia jubileo) Istvan...

Legi pli...

Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-25 10:37:24

Morgaŭ estos la Eŭropa Tago de Lingvoj al kies festado ni plurfoje alvokis vin .  Laŭ la paĝaro eventolisto okazos preskaŭ 500 anoncitaj programoj , kaj inter ili videblas dek, kiuj rilatas al Esperanto. Kvar programoj en Francio, po unu en Aŭstrio, Danio, Nederlando, Slovakio, Slovenio kaj tutmonde tra nia paĝaro . Ni gratulas al tiuj kolegoj, kiuj aliĝis al la kampanjo kaj anocis siajn programojn. Registri pliajn okazaĵojn, ligitajn al la evento kaj efektivigotaj ĝis la fino de oktobro...

Legi pli...

Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08

Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA   Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj. La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas! Jen fakte tute...

Legi pli...

1 ... 42 43 44 45 46 47 48 49 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.