Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro ↓ Lando  Lasta redakto 
301

Katalogo de Esperanta Literaturo (provekzemplero)

La Faka Katalogo de Esperantaj Librokolektoj el Regiono de Suprasilezio (PL) estis prilaborita en jaroj 2006--2012 de la amatora katalogisto-esperantisto kun celo popularigi E-literaturon inter esperantistoj kaj NE-esperantistoj apoge al Esperanta-pola versio permesanta poligi aŭ esperantigi titolan kaj prinotan kampon. de ĉiu libropozicio. Ĉiuj kampoj de bibliografia priskribo estas priskribitaj esperantlingve, sed en formo maksimume internaciigita (laŭ Zamenhofa ideo). La laboraĵho havas aktuale popularsciencan karakteron (en la presita kaj nerecenzita formo) kaj post rekonstruo de ĝia tipografia kaj scienca aspekto , pretendos al scienca kontribuaĵo en kategorio de internaciaj katalogoj. Surbaze de la katalogo venis ideo fondi silezian E-bibliotekon, sed la librokolekto ne estis ankoraŭ transdonita al la Instituto de Bibliotekscienco en Katowice. Retan, popularan version de la katalogo, oni eniras per la retpagho: www.esperanto-katalogo.eu. Sukcesan serchadon !!!

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

WALASZEK, Jerzy Antoni2012PL - Pollando2013-05-21 07:36:42
302

La Studo pri Disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio inter 1891 kaj 1949

Alia

WANG, Bian-li2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:39:08
303

La Studo pri Esperanto-Movado de Ĉinio en 1930aj jaroj

Historio de Esperanto-Movado

CHEN, Xu-xiao2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:23:55
304

Esperanto : La interna ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj (ĉu helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo ?)

Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro. La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio. Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo]

Historio de Esperanto-Movado

LAVARENNE, Christian2012FR - Francujo2016-07-06 14:22:40
305

Pri klasado de vortospecoj de Esperanto

Esperantologio

HIGASIG^IMA, Juko2012JP - Japanujo2016-09-02 03:17:49
306

Repripensi KUROITA Katumi: El vidpunkto de lia rilato al Esperanto-movado

Historio de Esperanto-Movado

WATANABE, Tsuyoshi2012JP - Japanujo2018-03-15 09:49:55
307

Strukturo de la nuntempa Esperanto-turismo

La laboraĵo prezentas la strukturon de la nuntempa E-turismo kaj prezentas la rezultojn de la enketo farita en la somero de 2012 pri vojaĝutimoj de Esperantistoj.

Alia

SZILVA, Szabolcs2013HU - Hungarujo2014-10-12 20:50:42
308

Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj

La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon. Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.

Alia

BAVANT, Marc2014NL - Nederlando2014-04-21 14:06:47
309

ĈU ESPERANTISTOJ AGAS INTER SI ALIMANIERE OL KUN NEESPERANTISTOJ?

Esperanto-komunumo, kiel kultursocia fenomeno posedas siajn specifajn trajtojn. Kelkaj el ili ŝanĝiĝas en la tempofluo, kelkaj de ili restas stabilaj. Unu el la lastaj estas en fokuso de mia esploro. Komunikado inter esperantistoj kaj esperantistoj kun neesperantistoj – „fremduloj“ havas stabilan karakteron. La esperantistoj ofte malĝuste informas neesperantistojn pri la lingvo esperanto, ĝia kulturo. Ili pligrandigadas tiam realan kvanton de esperantistoj, kaj troigas pri facileco de la esperanta lingvo. Labormetodoj: kompara analizo de sciencaj artikoloj, libroj, interretaj artikoloj ktp., interreta enketado, duonstrukturita intervjuo.

Alia

MALYCH, Snaiguole2014PL - Pollando2014-10-01 19:18:05
310

Klasifiko de planlingvoj

La laboraĵo prezentas provon por fiksi la terminojn de interlingvistiko, la plej gravajn 16 personojn okupiĝintaj pri klasifiko de planlingvoj kaj la klasifikajn sisetmojn.

Interlingvistiko

SZILVA, Szabolcs2014PL - Pollando2014-10-12 20:44:48

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.