Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro ↓ Lando  Lasta redakto 
111

Esperanto

Elementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN CAMPENHOUT, Erik1983BE - Belgujo2010-10-19 21:37:34
112

Projekto de latva eldono de la Esperanto-revuo "Paco"

Pri la revuo "Paco" ĝenerale kiel organo de MEM. Diferencoj enter la revuoj "Paco" en socialismaj kaj kapitalismaj landoj. Kia devas aspekti la Esperanto -revuo "Paco" eldonata en Latvio. Akcenti: a) la sovetan vivmanieron kaj iniciaton en batalo por la paco; b) respeguli la sukcesojn de kulturo kaj ekonomio.

Internacia lingvo kaj gazetaro

DAINE, Yvete1983LV - Latvujo2010-10-20 14:45:15
113

Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologio

Tiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj.

Interlingvistiko

DAWSON, Alain1983FR - Francujo2010-10-21 22:18:07
114

La latinida elemento en Esperanto

Enhavo: 1. La planlingvo Esperanto; 1.1. Mallonga superrigardo pri la origino kaj evoluo de la planlingvoj. 1.2. La plej gravaj projektoj de planlingvoj. 1.3. Esperanto. 1.3.1. Historia aspekto.1.3.2. Lingvistika aspekto. 1.3.3.Sociologia aspekto. 2. La lingvo Esperanto. 2.1. Fonetiko. 2.1.1.Alfabeto kaj prononcado. 2.1.2. Akcento. 2.2. Morfologio kaj sintakso. 2.2.1. La dekses bazaj reguloj. 2.2.2. La vortfarado. 2.2.2.1. La prefiksoj. 2.2.2.2. La sufiksoj. 2.2.2.3.La prepozicioj. 2.2.3. La frazo. 2.3. Leksikono. 3. La "latinida" lingvo Esperanto. 3.1. Tekstekzemplo kaj traduko.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

KRAVINKLER, Susanne Hedwig1983DE - Germanujo2010-11-10 20:24:53
115

Lingvistika analizo de la esprimrimedoj de poezia parolo (surbaze de la materialo de Esperanto kaj franca lingvo)

Titoloj de la ĉapitroj: a) Enkonduko; b) Teoriaj aspektoj de la apero, funkciado kaj literaturaj specifaĵoj de la internacia, helpa planlingvo Esperanto; c) La poeziaj tradukoj en Esperanto en komparo kun alilingvoj tradukoj; d) Originala Esperanto-poezio; e) Konkludoj

Esperanta literaturo

LUKJANEC, Dina Grigorjevna1983RU - Rusujo2010-11-29 22:35:49
116

La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvoj

La unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3

Interlingvistiko

PARKIN, Gaile1983ZA - Sud-Afriko2011-04-26 21:37:46
117

La nomigo de la familianoj kaj parencoj en Esperanto (kompletigo de ĉi tiuj nomoj)

La aŭtoro proponas esprimi la pli malproksimajn parencajn rilatojn uzante la afiksojn bo-bobo, pra-prapra akj ceteraj. li prezentis ĝis nun ne uzatajn formojn (prakuzo, praonklino, kunbopatro (patro de bofilo)). Li tute ne uzas neologismojn. "Mi deziras pruvi, ke la Esperanta lingvo povas esprimi ĉiun gradon de la parencaj rilatoj. Oni trovas ĝis nun en la vortaroj kaj lernolibroj nomojn de familianoj kaj proksimaj parencoj. Antaŭe mi skribis, ke mi kredas, ke la loĝejcirkonstancoj ebligos, ke denove kunloĝos tri-kvar generacioj, do la gefiloj renkontiĝos kun siaj malproksimaj, sambranĉaj parencoj, do ili devas koni la parencan gradon kaj alparolon. Por enkonduki ĉi tiujn novajn konceptojn ni devas krei novajn vortojn. Mia laboraĵo enhavas ununuran neologismon(ŝtifo), kiu troviĝas ankaŭ en PIV. Mi ne proponas ĝian uzadon. Dank' al la klara kaj logika afiksa sistemo de Esperanto, perhelpe de ĉi tiuj sufiksoj kaj prefiksoj, ni kontentige povas esprimi la gradojn de la parenceco. Tiujn ĉi vortojn konas ĉiu esperantisto post iom de pensado sen klarigoj / praonklo, prapraonklo, boonklino, praboonklino, baptofrato...; ilin mi prezentis sur tabeloj/. La proksiman boparencecon la vortaroj signas ne-precize. Ekzemple, laŭ PIV, la edzo de mia onklino estas onklo, kvankam tute estas klara, ke li estas boparenco, do lia nomigo estas boonklo. Tiujn ĉi diferencojn la naciaj lingvoj severe diferencigas. Do ni nepre devas enkonduki en la vortarojn la nomigojn de la parejcoj, almenaŭ ĝis la tria grado kaj pliklarigi la boparencecon. Miaj nomigoj ne estas perfektaj, eble ili estas hungarismoj. Ni devas serĉi kaj trovi la plej bonajn solvojn. Mi ankaŭ analizas la neparencajn apudulojn /amiko, najbaro.../"

Esperantologio

SZEMÖK, Balázs1984HU - Hungarujo2010-10-21 07:19:37
118

Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvoj

Temas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SZABÓ, Imre1984HU - Hungarujo2010-10-17 19:14:56
119

La itala kontribuo al la originala literaturo en Esperanto

La aŭtoro ekzamenas detale la rolon de la esperantlingva minoritato ene de la itala literaturo, kun atento pri la originalaj verkoj. La disertacio estas samtempe krestomatio pri la italaj Esperanto-verkistoj; ĝi estas la unua tiu-speca rimedo je dispono de literaturistoj kaj esploristoj en Italio.

Esperanta literaturo

ARI, Valerio1984IT - Italujo2010-10-19 10:49:06
120

Esperanto-parolo: vigliganta aktiveco en la elementa lernejo.

La verko celas, pere de Esperanto, vigligi la aktivecojn en la elementa lernejo. La aŭtoro realigis por tio konceptojn, gravuraĵojn, komunikilojn, kiuj povas interesi la instruistojn, infanojn kaj gepatrojn. Li proponis sep afiŝojn por instruistoj kaj infanoj, subskribon favore al Esperanto por la gepatroj, kaj video-filmon.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELAUNOY, Xavier1984FR - Francujo2010-10-21 22:15:32
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.