Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
71 | Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularoEn kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta | 1978 | PL - Pollando | 2010-12-08 20:38:43 |
72 | Prilaboro kaj analizo de la manuskripto - pri teorio de planlingvo - de Rasmus Rask: "Optegnelser til en Parigraphie"Interlingvistiko | KRISTENSEN, Leif | 1978 | HU - Hungarujo | 2011-01-04 23:24:50 |
73 | La funkcioj de la prepozicioj "de" kaj "da" kompare al iliaj ekvivalentoj en la angla, franca kaj hungara lingvoj surbaze de Imre MadáchLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | VITTAY, Katalin | 1978 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:06:58 |
74 | Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugalaKompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo. Interlingvistiko | PASSINI, José | 1978 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:45:09 |
75 | Esperanto: vivanta lingvo.La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto. Esperantologio | WASEDA, Mika | 1978 | JP - Japanujo | 2011-06-28 06:43:11 |
76 | Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvojEn la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:39:38 |
77 | La kaŭzativo kaj antikaŭzativo en la miksita planlingvo EsperantoEnkonduko al interlingvistiko, studo pri la uzo de -ig- kaj -iĝ- en vivanta Esperanto, komparo de kaŭzativo en diversaj lingvoj. Esperantologio | WEIDMANN, Dietrich | 1979 | CH - Svislando | 2011-11-26 08:46:38 |
78 | La rolo de la latina en interlingvistikoUnu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1979 | CZ - Ĉeĥujo | 2010-10-17 19:23:01 |
79 | Esplorado de la redundanco en EsperantoLa informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo. Esperantologio | KLIMENKO, Sergej | 1979 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-09 08:58:55 |
80 | Analizo de arkaismoj baze de la 4-lingva konversaciaro de Heydn-Sylvester (1527-a jaro) kun aparta konsidero rilate la esperantigon de arkaikaj tekstojLa laboraĵo okupiĝas pri la demando, kiel traduki arkaikajn tekstojn (ekz. latinajn, polajn kaj hungarajn) al Esperanto. Ĝi konkludas, ke se ni volas peri malnovajn tekstojn helpe de Esperanto, ni devas trovi enhavajn ekvivalentojn en la tradukata lingvo. Sekve de tio arkaika teksto perdas sian arkaikan koloron, sed aliflanke ĝi fariĝas komprenebla por la nuna uzanto, ekz. de Esperanto. Pero de tiaspecaj konceptoj, kiuj tute malaperis el la vivo, estas tamen komunikeblaj en Esperanto nur en limigita maniero, ekz. helpe de parafrazo. Esperantologio | MICHIEWICZ, Alicja | 1979 | HU - Hungarujo | 2010-11-11 11:06:00 |