Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo ↑ Jaro  Lando  Lasta redakto 
71

Principoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanto Vortaro.

En la enkonduka parto de la verko estas priskribataj rusa-Esperantaj kaj Esperanta-rusaj vortaroj, eldonitaj de 1887 ĝis nuntempo, kaj ankaŭ gravaj Esperanta-Esperantaj kaj eksterlandaj dulingvaj Esperantaj vortaroj. En la ĉefa parto de la verko estas pritraktataj tiaj problemoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanta Vortaro, kiel kompilo de vortlisto, principoj de organizo de la vortartikolo kaj dislokigo de vortoj en la vortaro, tradukaj problemoj, prigramatika artikolo kaj gramatikaj indicoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEVCENKO, Elena1987RU - Rusujo2011-06-20 06:41:23
72

Rolo de diversaj instruiloj kaj metodoj en la fremdlingvo-instruado(Esperanto) por 4-6 jaraj infanoj

La laboraĵo okupiĝas pri specifaĵoj de evolu-psikologio de 4-6-jaraj infanoj (precipe surbaze de hungara literaturo), ĝi esploras la kvanton kaj kvaliton de instrumaterialo, la aplikeblajn metodojn kaj instruhelpiojn. Ĝi donas horskizojn kaj valoran krestomation. La temo povas elvoki grandan intereson, ĉar pri infanĝardena E- instruado ĝis nin aperis apenaŭ studoj. La verkintino mem estas infanĝardenistino; tial ŝi povis kontroli siajn konstatojn kaj tekstoelekton en sia propra praktiko. La strukturo de la laboraĵo estas kontentiga, la lingvaĵo malpli perfekta. (IPR 4/1990)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SEREGHYNE ZENGO, Eniko1989HU - Hungarujo2011-11-21 06:29:32
73

La kontribuo de Esperanto al internacia komunikado kaj kompreno.

En sep ĉapitroj la aŭtorino pritraktas jenajn temojn: a/ Kio estas Esperanto; ties inicianto. b/ Kial Esperanto? c/ La neŭtraleco de Esperanto; d/ La gramatiko kaj strukturo; e/ La eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj; f/ La esperantista movado: unuiga forto; g/ La Esperantisto-movado en Malto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SCICLUNA, Mary1977MT - Malto2011-06-12 06:04:57
74

La laborista Esperanto-movado en Mecklenburg dum la tempo de la Respubliko de Weimar

Rolo de Esperanto kiel rimedo por internaciaj rilatoj de laboristoj. Laborista Esperanto-movado en Germanio, aparte en ties norda regiono Meckelenburg. Nelegala batalo kontraŭ faŝisma de meklenburgaj laboristoj. Memoroj de la laborista esperantisto Ernst Diedrich el Warin.

Historio de Esperanto-Movado

SCHWINGEL, Katrin1985DDR - Germana Demokrata Respubliko2011-06-11 20:58:54
75

Eĥo de artefaritaj lingvoj en hungaraj lingvistikaj kaj ceteraj revuoj en la jardekoj ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo

Interlingvistiko

SCHILLER, Judit1984HU - Hungarujo2011-02-12 13:25:02
76

Komparo de la signifo de la Esperanta verbo fari kun tiuj de la hungaraj verboj TESZ, CSINÁL

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SÁMSON, László1985HU - Hungarujo2011-02-12 12:28:35
77

Prefiksitaj verboj en Esperanto

Esperantologio

SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma2001HU - Hungarujo2010-10-26 19:16:29
78

Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistiko

Antaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SAKAGUCHI, Alicja1981HU - Hungarujo2010-11-15 13:05:23
79

Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj

La laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj.

Interlingvistiko

SAKAGUCHI, Alicja1999PL - Pollando2010-11-15 13:10:46
80

Distribuo de morfemoj en la morfologia siistemo de Esperanto

En la disertaĵo estas entreprenita analizo de interligiĝebleco de radikoj kun la afiksoj. Evidentiĝis, ke la Esperantaj afiksoj ligiĝas nur kun difinitaj radikoj kaj inverse. Ekz. la afikso -ar- ligiĝas kun radikoj substantivaj kaj ne ligiĝas kun radikoj verbaj. Surbaze de tiu-tipaj interligiĝeblecoj la aŭtoro provis pravigi la teorion pri la gramatika karaktero de la Esperanto radikoj.

Esperantologio

ROKICKI, Ryszard1974PL - Pollando2010-11-24 22:44:10
1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.