Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo ↑ Jaro  Lando  Lasta redakto 
61

Kvinlingva pedagogia terminaro

“La verkintino baziĝas sur la hungara Pedagogia Leksikono, ŝi elektis la plej gravajn terminojn (575), la difinojn ŝi kompilis el pluraj fontoj. Por trovi la esperantlingvajn terminojn ŝi trakriblis plurajn pedagogiajn verkojn (i.a. multajn nuemrojn de IPR). La Espweranto-kapvorton sekvas esperantlingva difino, poste la traduko en 4 lingvoj (angla, germane, hungara kaj rusa), kio konformas al la internaciaj normoj pri terminara laboro. Estas bone, ke aperas ankau kelkaj praktikaj esprimoj, derivaĵoj kun la koncerna termino. Kvankam necesus ankorau iom modifi la konsiston de la terminoj (forlaasi kelkajn ĝeneralajn nociojn kaj aldoni la terminojn de lamoderna pedagogio) la laboraĵo estas tre utila kaj valora. Ne havante pedagogian terminarion, estus konsilinde publikigi ĝin post internacia reviziado.” (IPR, 4/1990).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SMIDÉLIUSZ, Kálmánné1990HU - Hungarujo2010-10-21 07:21:29
62

La propedeŭtika valoro de Esperanto en la eduko de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon

La disertaĵo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeŭtika lingvo kaj aludas al kelkaj jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere antaŭ-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun ital­lingvan mate­rialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj ĝis la 12a jaraĝo. Estas listigitaj la lernendaĵoj laŭ la parolinten­coj kaj komunikbezonoj, necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj struk­turoj, leksikaj temoj kaj instruendaj parolturnoj. La vera ĉefparto komenciĝas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laŭ la hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj, do ĝi estas anali­zata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1) kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3). La komparaj studoj disvolviĝas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por alproprigi la antaŭprogramitan instrumaterialon ĝis la menciita jaraĝo. La studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj lingvaj strukturoj necesis elekti ankaŭ la vortostokon, aplikendan dum la propedeŭtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo. Surbaze de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston, baziĝantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto kaj solvigis ĝin ĉe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la internacian lingvon kaj nekonantaj la italan. La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke ĝi ne ĝenerale deklaras, ke Espe­ranto havas propedeŭtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La grado de la propedeŭtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj lingvoj. Kompreneble sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraŭ alia pozitiva valoro de "enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Espe­ranto infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti ĝenajn obstak­lojn - en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj sufiĉe rapide ebligas al li esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciiĝo pri la propra, ĝis tiam senkonscie uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendepen­dan de la lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivaĵo konstateblas kaj sendube pruveblas en ĉiu kazo, rilate iun ajn lingvon. Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La ĝeneraligo, ke Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas konkretigojn kaj pruvojn. La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la itala, germana, japana aŭ rusa lingvoj, aŭ italo volas lerni la francan, anglan aŭ hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli simi­las Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeŭtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaŭ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon). Ĉiu kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj ĉu estas dolorige? - la profito ne ĉiam altas, ne ĉiam konvinkas pri la valoro de investoj (tempaj kaj financaj). Al pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaŭ) propedeŭtikcele utilus konsciiĝi pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj dum la instru- kaj ler­noproce­zo. Tiucele en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertaĵo, kun la espero doni ideojn por la programigo de la instrumate­rialo kaj kompara analizo de lingvaĵoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SMIDÉLIUSZ, Kálmánné1995HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:35
63

La enkonduka valoro de Esperanto en la instruado de la itala lingvo al hungaroj

Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SMIDÉLIUSZ, Kálmánné1994HU - Hungarujo2010-11-01 20:29:39
64

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
65

Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Recenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:21:16
66

Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperanto

Detala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:41:33
67

Kompardo de sintaksaj strukturoj en Esperanto kaj en la itala surbaze de tradukaĵoj de hungaraj beletraj verkoj

La laboraĵo komenciĝas per lingvotipologia aliro, poste de pli grandaj strukturaj unuoj ĝi iras al pli malgrandaj: vortordo, verbaj rekcioj, problemoj de substantiva sintagmo, pronomoj, determinantoj, negado kaj pasiva strukturo. La konstatojn ilustras ekzemploj el la 3 verkoj. Ofte la verkintino kontentiĝas pri la vicigo de lingvaj faktoj kaj ne konkludas. Estus pli feliĉe eliri ne el la itala sed aŭ el la hungara , aŭ el la Esperanta versio. (IPR 4/1990)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMON, Margit1990HU - Hungarujo2011-09-10 05:34:52
68

La latinidaj lingvoj kaj la genezo de Esperanto

La verko studas la influojn de: franca, itala, hispana kaj rumana lingvoj sur la formado de Esperanto laŭ tri vidpunktoj: la sonoj, la vortoj kaj la frazfarado. La enkonduko pritraktas la historion de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMON, Ferdinand1976BE - Belgujo2011-06-06 21:53:19
69

La aplikado de la lingvistiko en la kreado de didaktikaj instruiloj por la esperantistaro.

Ĉi tiu artikolo prezentas proponon por kreado de didaktikaj instruiloj kun emfazo de lingvistiko por instruado de transnacia lingvo en esperantlingva komunumo. La propono celas montri la eblecojn disvolvi bonkvalitajn dosierojn kaj koncernajn enhavojn.

Alia

SILVA, Fábio Roberto2019BR - Brazilo2019-12-22 13:37:36
70

Serĉado de internacia helplingvo

Alia

SIEGEL , EDZ. ERICSON, Laura1988US - Usono2011-11-21 06:52:27
1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.