Novaĵoj

1400 parolsesioj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-02-07 19:56:13

                            Kadre de nia programo  Ekparolu! ni atingis 1400 parolsesiojn. Ni fieras pri tiu nombro de sesioj, kiujn donis al...

Legi pli...

Internacia Tago pri Edukado

Kategorio: Movado; Dato: 2019-01-24 13:59:06

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA UNUA INTERNACIA TAGO PRI EDUKADO La 3-an de decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion kiu nomis la 24-an de januaro Internacia Tago de Edukado. Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo dediĉita al la antaŭenigo de internacia kompreniĝo kaj informita civitaneco, bonvenigas tiun klopodon substreki la gravecon de edukado – por evoluigo, kiel homa rajto, kaj kiel fundamento de demokrata socio. Malgraŭ la progreso jam farita depost la akcepto en la jaro 2015 de “bonkvalita edukado por ĉiuj” kiel Celo 4 de la Celoj por Daŭripova...

Legi pli...

Facillingva retejo

Kategorio: Movado; Dato: 2019-01-19 20:05:10

UEA kreis kaj mastrumas facillingvan paĝaron por komencintoj. Vi trovas tie facilajn tekstojn, artikolojn, filmojn, ktp. kun klarigoj kaj helpoj. Ni konsilas al la instruistoj kaj kursgvidantoj trastudi la retejon kaj konsili ĝian uzon al siaj kursanoj.  La celo de la retejo estos informi novajn esperantistojn pri agadoj en la Esperanta mondo, kaj precipe pri UEA. Miloj aŭ eĉ milionoj da homoj nun lernas Esperanton per Duolingo, sed ili scias tre malmulte pri la movado kaj ili ne membriĝas en UEA. Tio havas...

Legi pli...

Bilanco pri Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-09 01:22:34

Nia programo Ekparolu! funkcias jam de du jaroj. El la 63 ekzameniĝintaj geonkloj laboris en tiu tempo 57 personoj el 27 landoj. Al la programo aliĝis 129 genevoj el 35 landoj. Ĝenerale la genevoj ricevas po 10 parolsesiojn, sed pluraj el la 56 finintoj havis 20, kelkfoje eĉ 30 sesiojn. Dekoj el ili trapasis KER-ekzamenojn, ekaktivis en la movado. Kvin eksnevoj dumtempe fariĝis geonkloj kaj nun ili helpas al la komencintoj per parolsesioj.  En la provperiodo niaj geonkloj okazigis 150 sesiojn. Ni ne havas aŭtomatan registraĵon pri tio,...

Legi pli...

Krystyna Worobiej estis la plej sukcesa riskumanto en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-03 00:00:40

              En 2018 ni ne ĉiumonate anoncas la venkintojn de la RISKO-ludo. Tion ni faras nur fine de ĉiu tria monato. Jen la venkintoj de la tri lastaj monatoj Anna Lowenstein el Britio (oktobro) Alma Jones ...

Legi pli...

1 ... 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.